Invito | Loko | Programo | Aliĝo | Arkivo
http://esperanto-bw.de/seminario-eo
 

Arkivo de pasintaj BAVELO-Seminarioj

BAVELO okazigas de pli ol 30 jaroj seminariojn en Baden-Virtembergo. Por ricevi impreson de tiuj tradiciaj Esperanto-aranĝoj indas ĵeti rigardon al la pasintaj jaroj.

 

Rottweil, 2023

Gaja Semajnfino kun tranoktado en la junulargastejo, promeno en Hasen (LEPORO), urbogvidado kun Johana (kaj Christoph Frank) kaj vizito de TKE-testturo por rapidegaj liftoj

Sonnenmatte, Erpfingen, 2022

Gaja Semajnfino feria vilagxo "Sonnenmatte", ekskursoj al castelo Liechtenstein, ĉevalbredejo Marbach kaj kavo Bärenhöhle 

Göppingen-Hohenstaufen, 2021

Gaja Semajnfino kun tranoktado en lignaj dometoj sur fostoj, promeno sur la monto Hohenstaufen, vizito al la Märklineum (muzeo pri modelaj fervojoj) 

Rottweil, 2020

ne povis okazi

Lörrach, 2019 (41a seminario)

Junulargastejo / vizito en Basel / prezentadoj de Thomas Bormann, André Müller, Luc Allemand kaj aliaj.

Heidelberg, 2018 

Jugendherberge, kun KEKSO, ĉefa temo: Ruslando.

Schwäbisch Gmünd, 2017 – Gaja Semajnfino

Haus Schönblick, steletoj-origamio, Weleda, arbaro, lumo-desegno.

Rastatt, 2016

Bildungshaus St. Bernhard.

Pforzheim, 2015

La papera eldono de la gazeto Pforzheimer Zeitung publikigis artikolon, "Aus Fischotter wird ein lutro".

En la ĉiumonate eldonita, internacia magazino La Ondo de Esperanto aperis en la decembra kajero 2015 (n-ro 254) sub la titolo "Lernmetiejo trejnis kursgvidantojn" artikolo (PDF-dosiero) pri la seminario.

Sankt Peter, 2014

"Esperanto kaj la rigardo foren" estis la titolo de artikolo en la gazeto Schwarzwälder Bote, regiona eldono de Villingen-Schwenningen.

Artikolo "Vasta rigardo" (PDF-dosiero) en La Ondo de Esperanto de januaro 2015 (n-ro 243).

Speyer, 2013

"Lego-Lingvo por Plenkreskuloj" (allude al la konata konstruludilo) titolis la gazeto DIE RHEINPFALZ en duonpaĝa artikolo kun foto en sia eldono de 2013-10-21 (ĉiuj rajtoj ĉe la aŭtoroj, publikigo de la artikolo nur permesata ene de esperanto-bw.de).

Artikolo "Spite al lingvolimo" (PDF-dosiero) en La Ondo de Esperanto de decembro 2013 (n-ro 230).

Ortenberg, 2012

Artikolo kun foto "Starveturilo kaj ŝaŭmkisoj" (PDF-dosiero) en La Ondo de Esperanto de novembro 2012 (n-ro 217).

Fotoj pri la seminario en Ortenberg troviĝas en nia fotogalerio.

Villingen, 2011

La konata internacia magazino La Ondo de Esperanto publikis en la novembra kajero 2011 (n-ro 205) sub la titolo "Lingvolimo: Ŝanco por Esperanto" artikolon (PDF-dosiero) rilate al la seminario.

Fotoj pri la seminario en Villingen troviĝas en nia fotogalerio. 

Rastatt, 2010

Pri la aranĝo en Rastatt ekzistas propra paĝo en nia fotogalerio.

Ludwigsburg, 2008

Ankaŭ al la seminario en Ludwigsburg ni dediĉis propran paĝon.

Baden-Baden, 2006

Okaze de la BAVELO-Seminario 2006 en Baden-Baden la alzaca loka redakcio de la franca televidkanalo FR3 venis por (franclingva) televidraporto, kiu estis elsendita la 22-an de oktobro 2006:


 

Ensaluti




Ĉu vi forgesis la detalojn?

Vizitu ankaŭ aliajn interesajn paĝarojn, ekz.

www.westermayer.de/manfred/Esperanto.htm