Invito | Programo | Loko | Aliĝo
http://esperanto-bw.de/genciano-eo

BAVELO kaj la Esperanto-Junularoj de Baden-Virtembergo kaj Aŭstrujo invitas al

Blue floras la genciano XI

03 - 07 Junio 2015
en Bad Goisern am Hallstättersee, Aŭstrujo

 

Tute egale, ĉu vi estas Esperanto-specialistoj aŭ novuloj, tiu renkontiĝo estas por ĉiuj. Planata estas amuza semajnfino en la regiono Traunviertel en Salzkammergut. Ne timu krokodiladon, ni parolas Esperanton. Ĉiu estas bonvena.

Goisern estas tre konata pro la aŭstra kantisto „Hubert von Goisern“. En la proksimeco troviĝas diversaj vidindaĵoj. Kial ne ĝui la lokon kadre de bonetosa Esperanto-renkontiĝo?

HallstattHallstatt situas ĉe la samnoma lago en alteco de 508 metroj super marnivelo. La nomon ĝi ricevis pro la salominado, kiu estis praktikata ĉi tie jam en prahistoria tempo. Situanta sur tre malvasta bordostrio inter la krutegaj montoj de montomasivo Dachstein kaj la lago la domoj interpremiĝas, kelkaj estas konstruataj palafite sur fostoj en la lago.
Pro la elfosita tombokampo ĉe Hallstatt el la frua ferspoko tiu tempoepoko estas nomita „Hallstatt-Tempo“.
 



Jen fotoj de antaŭaj jaroj en nia galerio (Köfels 2011), en Ipernity (Platt 2010) kaj en Facebook (2010, 2009, 2007, 2006).

 


Foto kun afabla permeso de la komunumo Losenstein.

 

Ensaluti




Ĉu vi forgesis la detalojn?

Vizitu ankaŭ aliajn interesajn paĝarojn, ekz.

kern.punkto.info