Seminar 2022 als Gaja Semajnfino in Sonnenmatte
9.-11. September waren wir im Feriendorf Sonnenmatte, bei Erpfingen. Von da aus sind wir zu mehreren Ausflügen gestartet.
- Schloss Lichtenstein
- Landesgestüt Marbach
- Bärenhöhle
Den ausführlichen Bericht dazu gibt's auf der Esperanto-Seite.
Raporto pri la Gaja Semajnfino en Sonnenmatte 09.-11.09.2022
Gaja Semajnfino - La koncepto
La Gaja Semajnfino estas aparta formo de la Esperanto-seminarioj de BAVELO. En ĝi la tuta aranĝo celas paroligon. Nek estas kursoj pri gramatiko, nek apartaj kursoj laŭ lingvonivelo, sed progresantoj babilas unu kun la alia, nespertaj komencintoj kun spertaj parolantoj de nia lingvo. La programeroj estas eventosimilaj. Ĉiu partoprenanto povas oferti programeron. Tiel la lernado ne nur estas porlingva, sed ankaŭ porkomunikada trejniĝo. En tiu libera lingvolerna formo vi lernas babili esperantlingve en neatenditaj situacioj. Se vi estas babilema, vi alparolu silentantajn kunulojn, se vi estas silentema, vi lernu esprimi vin, viajn sentojn, viajn pensojn. Vi lernas en tute ĉiutaga kunteksto.
Valoras tiu seminari-formo „Gaja Semajnfino" ne nur per la parolprogreso de la partoprenantoj, sed ankaŭ per la amikaj ligoj, kiuj plektiĝas en tia libera lernformo. .... legu pli ...
Fotoj de Alfred Schubert, Barbara Bertrand kaj Ursula Niesert