Invito | LokoProgramo | Ekskursoj | Kostoj & Aliĝo
 http://esperanto-bw.de/gek-eo
Germana Esperanto-Kongreso en Freiburg, 2a-5a junio 2017
(aktualigita: 25a MAJ 2017)

  En ĉi-paĝo:

La kongresejo
Adreso kaj mapo
Amasloĝejo
Hoteloj
Gugla mapo

 

La kongresejo     (♦)

Nia kongresejo estas la Katolika Akademio Freiburg. Ĝi situas rande de la urbocentro, ĉe la piedo de monto Schlossberg, kun la urba ĝardeno sur la alia flanko de la strato.

La plej proksima bushaltejo (200 m) situas ĵus trans la urba ĝardeno: buso 27 ligas rekte al la centra stacio. 
Pieda vojo al la stacio (1,7 km) daŭras proksimume 25 minutojn.

En la akademio troviĝas la salonoj por prelegoj, kunsidoj kaj libroservo. La junulara KEKSO-programo okazos en la najbara domo.

La kapelo estas aparte bonetosa ejo, kie ĉiumatene okazos diservo.
En la pentekosta lundo ni kuraĝos iniciati interreligian dialogon „Ĉu paco inter religioj eblas?”  kiu konscie volas transiri la memlimigojn de ekumeno kaj fine malfermiĝas por ĉiuj interesitoj.

 

Tranokti en la kongresejo

La akademio disponas pri 40 litoj, kiuj ĝis la 20-a de marto estis donataj al malbone marŝantaj kongresanoj, sed nun estas havebla por ĉiu. La ĉambroj estas unulitaj (65 € por persono kaj nokto), paro-ĉambroj kun unu granda lito (53 € ppn) aŭ dulita ĉambro (2 apartaj litoj, 53 € ppn). Matenmanĝo inkluziva.

Alveturi

Por via alveno ni emfaze konsilas publikan transporton, ĉar:
senkostaj parklokoj estas ekstreme raraj. Proksimas sed kostegas du parkdomoj (Schlossberggarage kaj Tiefgarage Karlsbau, potaga tarifo: 20-25 €).

Krome: en Freiburg validas la reguloj de Umweltzone (zono de malalta imisiono de fajnaj polveroj), tio signifas ke ĉiuj aŭtoj bezonas verdan plakedon, alie ili ne rajtas veturi aŭ parki en la verda zono. Germanoj kutime jam havas tian plakedon por sia aŭto, eksterlandanoj kutime ne. Eblas aĉeti tian plakedon interrete ekzemple sur paĝo de urbo Freiburg. Ĝi kostas 5 € validas sen tempa limo. Se vi bezonas helpon por aĉeti ĝin, menciu tion en via aliĝo.

Kiu devas aŭ volas veni peraŭte pripensu, ĉu ne oportunas lasi la aŭton en unu el la diversaj senkostaj parkejoj PARK&RIDE, kiuj troviĝas apud la finhaltejoj de la tramlinioj.

 

Adreso kaj mapo         (♦)

Kongresadreso

Katholische Akademie Freiburg 
Wintererstr. 1 - 79104 Freiburg 
Tel. 0761/319180 - Fax 0761/31918-111
www.katholische-akademie-freiburg.de
Koordinatoj: 47.997634,7.859128 (47°59'51.5"N 7°51'32.9"E)

Mapo

 

 

     

 

Amasloĝejo          (♦)

La lerneja gimnastikejo disponas pri necesejoj kaj lavejoj. En la halo haveblas la tipaj matoj, do ne necesas kunporti propran matraceton. Oni ne rajtas enpaŝi kun stratŝuoj, do pantofloj bonvenas. Kunportu dormosakon. Kostoj: 20 € por 1-3 noktoj egale.

La situo estas indikita en la mapo (n-ro 2). Piedirado al la kongresejo: cirkaŭ 13 minutoj.

 

Hoteloj          (♦)

Ekzistas amaso da hoteloj, gastĉambroj, pensioj, feriloĝejoj ... en Freiburg. Kaj multege da portaloj, kiuj peras iun por vi taŭgan tranoktadon. Ĉi-suba listo estas nek kompleta, nek aparta rekomendo. Simple provu mem.

Krome: la hoteloj donas al siaj gastoj "KONUS-karton", per kiu vi senkoste povas uzi ĉiujn busojn, tramojn, trajnojn de la regiono.

Listo de portaloj

La urbo mem kunlaboras kun ĉi tiu.

booking.com
deutsche-pensionen.de
bedandbreakfast.de
tripadvisor.de
.......

Kiu malŝatas elektronikaĵojn ...

La turistinformejo respondas telefone aŭ skribe.

Tourist Information am Rathausplatz, Tel. 0761/ 3881 - 880, Fax 0761/ 3881 - 14 98, touristik (ĉe) fwtm (punkto) de

 
 

Mapo ĉe Google             (♦)

https://goo.gl/maps/2WYjxr34uZL2

 


 Invito | LokoProgramo | Ekskursoj | Kostoj & Aliĝo
 http://esperanto-bw.de/gek-eo
Germana Esperanto-Kongreso en Freiburg, 2a-5a junio 2017

 

Ensaluti




Ĉu vi forgesis la detalojn?

Vizitu ankaŭ aliajn interesajn paĝarojn, ekz.

pasportaservo.org