Virtuala BAVELO-membrokunveno, la 17-an de aprilo (sabato), je la 15-a

Partoprenebloj | Invito | Aliĝo
esperanto-bw.de/virtuala-mk


Eblecoj partopreni la
virtualan BAVELO-membrokunvenon
sabaton, la 17-an de aprilo  2021,
je la 15-a

BAVELO pro la pandemio komplete eniris la staton de ciferecigo!

En la jaro 2020 la planita kunveno spite al diversaj provoj ne povis okazi pro cirkonstancoj ekster nia kontrolo. Intertempe ni kolektis spertojn kaj povas okazigi virtualan kunvenon, kiel modele faris aliaj kluboj kaj asocioj, nome kunvenon per la programo Zoom. La Germana Esperanto-Asocio havas licenson, kiun BAVELO rajtas utiligi je la 17-a de aprilo.

Ĝenerale eblas partopreni tian videokonferencon per komputilo aŭ per saĝtelefono. Sed en nia kazo eĉ sufiĉas tutnormala fiksa telefono. Tial partopreno estas eĉ pli simpla ol en la analoga epoko: eĉ ne plu necesas vojaĝi al la kunvenejo, sed ĉiu simple povas altelefoni la membrokunvenon. Tamen en tiu kazo kompreneble oni partoprenas nur la sonan parton.

La bildo montras la ekranon
dum tipa virtuala kunsido
kune kun apuda „Chat”.

 

Por ankaŭ partopreni „bilde”, por vidi la aliajn BAVELanojn kaj esti mem vidata, necesas komputilo aŭ saĝtelefono.

Ĉar multaj el ni ankoraŭ ne tre ofte utiligis tiun teknikon, ni volas uzi la horon antaŭ la kunveno, do la horon de la 14-a ĝis la 15-a „por trejniĝi”, do por eklerni aŭ rutinigi la oftajn agadojn kiel
mutigi kaj malmutigi la propran mikrofonon (ekz-e se hundo bojas aŭ familiano laŭtvoĉe paroladas),
ŝalti aŭ malŝalti la kameraon, 
legi aŭ skribi notojn / komentojn en la „Chat” (la babilejo, por komunaj notoj, klara tajpado de malfacile prononcebla nomo, atentigoj, retadresoj ...) kaj aliaj gravaj teknikoj por la programo Zoom. 

Ĉiujn, kiuj ne jam uzis la programon Zoom, ni petas, informiĝi spektante mallongajn uzo-filmetojn pri la uzado de Zoom, kaj elŝuti - kiel tie klarigite - la programon kaj mem iom eksperimenti pri ĝi:

•   germanlingve, tre koncize:
     Wie man erstmals an einem Zoom-Meeting teiln...

•   germanlingve, iomete pli longe
     ZOOM TUTORIAL 2021 | Wie Man Zoom Nutzt ...

•   en Esperanto, pli detale, kun Katalin Kovats
     Kronvirusa klerigado pri Zoom kun Hoss

Speciala ideo, kiu eble helpos al kelkaj:  Kiu disponas pri komputilo, eble ŝatus inviti alian BAVELanon sen komputilo al komuna partopreno, ĉar certe por ambaŭ estas pli agrable partopreni komune, ol sola kaj senespera batali kontraŭ la trukoj de tekniko en komputilo aŭ fikstelefono.
Bonvolu studi la koncernajn punktojn en la aliĝilo, por ke ni povu ligi vin kun partnero laŭeble proksima.

En la konfirmo de via aliĝo vi trovos la BAVELO-raportojn kaj dokumentojn, plie ĉiujn informojn por partopreni perkomputile aŭ pertelefone, kaj fine la kontaktdatojn de ebla partnero.

Do, ĝis revido kaj reaŭdo en la membrokunveno,
atendante nian komunan aventuron

Ursula Niesert

Ensaluti




Ĉu vi forgesis la detalojn?

Vizitu ankaŭ aliajn interesajn paĝarojn, ekz.

eo.mondediplo.com