Migrado oktobro 2014

Kruta vojo - alta celo

Esperanto-amikoj migris laŭ tri lagoj en la Vogezoj
 
Ni Esperanto-amikoj el la najbaraj landoj Germanio kaj Francio ŝatas migri kune en bela naturo limoproksime. Jam longe antaŭe oni parolis pri la dua BAVELO-migrado ĉijara okazonta en la Vogezoj. Sabaton, la 4an de oktobro 2014, ni renkontiĝis ĉe la „Blanka Lago“ (Lac Blanc) por la anoncita „Kvarlaga Migrado“. Malbrilis unue la vetero. La fruaŭtuna tago, certe suna en la altaj tavoloj super la antaŭtagmeza grizo, logis entute 14 personojn al la 14 kilometrojn longa Esperant-amika ekskurso.
 
Nevole estis du grupoj komence. Pro ralio survoje unu aŭto alvenis tutan horon malfrue. Tiu kvaropo elektis mallongigan kromvojon, por je la tria lago kunveni kun la aliaj partoprenanatoj.
 
Alternis ŝtonaj, krutaj kun agrablaj padoj al la pinto de la monto „Gazon du Faing“, 1300 metrojn alta, la plej alta punkto de nia migrado. Bela elrigardo al la aliaj Vogezo-pintoj rekompencis nin post la pena suprenvojo. Bernhard Reiffsteck konis la nomojn de ĉiuj pintoj.
 
Ni ekis plumigri, nun krute malsupren al la „Lago de Trutoj“ (Lac des Truites), kiu situas 1060 m alte. Dum ripozo, nun en aŭtuna suno, ekestis intensa diskutado pri tio kaj jeno. Ni sentis nin komfortaj per nia komuna lingvo Esperanto. Dume ni manĝis la kunprenitajn manĝaĵojn, pluraj el ni disdividis manĝaĵojn inter si. Ni ĝuis la grandiozan elrigardon trans la lago kaj al la ĉirkaŭaj krutaj deklivoj. La mirinda naturo instigis nin, elvoki el la memoro la nomojn de diversaj plantoj kaj bestoj troveblaj ĉi tie kaj komparis ilin en la tri lingvoj. Ĉevaloj pace paŝtis sin proksime, azeno henis de tempo al tempo korŝire, ni amuziĝis ĝuante la naturon. Post sufiĉe longa ripozo ni decidis rezigni pri la sekva, la kvara lago, la „Verda Lago“ (Lac Vert) – ĝi estu celo de alia venonta komuna migrado.
 
Tra herbejoj kaj arbaroj la vojo gvidis nin finfine al la „Nigra Lago“ (Lac Noir). Tie renkontiĝis la du grupoj je plursona ĝojvoĉa hejo kaj holao, kisetoj kaj brakumado. Jen ankaŭ la malgranda, unujara Julia kaj ŝia hodiaŭa, ĉi-okaza „honora avino“ Inge, kiuj estis evitintaj la lacigan vojon por pli komforta infanvartado, je avantaĝo kaj de la bebo, kaj de la patrino kaj de la vartantino. La kunorganizanto Engelbert Sester nun regalis nin per kunportita dolĉa freŝa pomsuko (ankoraŭ ne fermentiĝinta). Kelkaj el ni frandis nun glaciaĵon, rekompence post la fortostreĉa „montogrimpado“ kaj kvazaŭ honore al la „someruno“ (somer-aŭtuno), ĉar la somero plejparte malbelis kaj la aŭtuno nun ore belas.
 
Informtabulo klerigis nin pri la „pumpstoreja centralo“, kiu ligas du lagojn diversnivele situantajn (Nigra Lago, 955 m alta, kaj Blanka Lago, 1055 m alta) tiamaniere, ke la superflua nokta elektro uziĝas por pumpi akvon de malsupre supren, por ke tiu akvo povu denove generi elektron dumtage, kiam estas pinta energibezono. Ĉar jam en la pasinta BAVELO-migrado temis pri akvoenergio, jen jam ruĝa fadeno de klerigada serio pri aktuala problemo.
 
La revojo al la Blanka Lago pli komfortis ol la antaŭa vojparto. Kvazaŭ por festfina rondo ni kunsidis en la gastejo „L’Auberge – Le Mille Mètres“. Regis inter ni kontenta kaj familia etoso.
 
Jam du semajnojn poste pluraj el ni rerenkontiĝos denove en la BAVELO-Seminario en la Nigra Arbaro.
 

(Teksto: Engelbert Sester, Cornelia Majer, Alois Eder ; Fotoj: Engelbert Sester, Inge Simon)


 

 

Ensaluti




Ĉu vi forgesis la detalojn?

Vizitu ankaŭ aliajn interesajn paĝarojn, ekz.

edukado.net