Ekskurso al la rivercentralo ĉe Iffezheim 2016

Sabaton, 24.09.2016, Esperanto-amikoj el ambaŭ najbaraj landoj, Germanujo kaj Francujo, kune vizitis la rivercentralon Iffezheim [ifechajm]. La centralo de Iffezheim duon-duone apartenas al franca kaj al germana energientreprenoj, samkiel la najbara centralo en Rheinau-Gambsheim.

La ekskurso per la bonegaj klarigoj de la ĉiĉerona inĝeniero fariĝis leciono pri la politika decido de Germanujo ĉesigi la uzon de atomcentraloj. Stari sub la giganta turbino meze en la rivero estis impresa travivaĵo.

Grandan intereson vekis ankaŭ la tiel nomata fiŝpasejo. Ĝi ebligas al salmoj kaj aliaj fiŝoj naĝi al la ovodemetejo en la fontregiono de la Rejno. Ĝi konsistas el serio da basenoj per etaj akvofaloj kune ligitaj. El ĉambro en la rivero la vizitantoj povas tra fenestro observi la fiŝojn.
 

Fotoj de Engelbert


Fotoj de Inge


Fotoj de Andreo
 


Fotoj de Janek



 

Ensaluti




Ĉu vi forgesis la detalojn?

Vizitu ankaŭ aliajn interesajn paĝarojn, ekz.

esperantaretradio.blogspot.co.at