Sunbrila tago en la akuzativa valo (Wental ;-)

Sabaton, la 11-an de septembro, post jaro kaj duono la BAVELO-estraro renkontiĝis por sia unua ne-virtuala kunsido. En Aalen. Por la sekvanta dimanĉo ni planis komunan migradon en la Akuzativa valo (Wental ;-) be Bartholomä. Kelkaj estraranoj por diversaj kaŭzoj ne povis resti post la estrarkunsido, ankaŭ multaj esperantistoj el la proksima regiono ne alvenis, evidente ĉar ili jam atendis nin en St. Bartholomä am Königssee. ;-) (Mi, Ursula Niesert, tutkore pardonpetas, ke mi kaŭzis tiun miskomprenon per malĝusta indiko en la aliĝilo. :-()

Kiel ajn, al ĉiuj, kiuj ne ĉeestis, mi nun esprimas mian sinceran kompaton. Ĉar ili maltrafis multon. Brila suntago, plezuriga migrado respektive promenado, roka maro el bizaraj kalkrokoj, kunmigremulojn en plej bona humuro, tio ĉio estis, kion ili kaj vi estimataj kaj vi karaj perdis. Domaĝe. 

Tamen, ne fariĝu tro malgajaj, per la subaj fotoj vi povas iomete kaj virtuale ĉeesti. 

Teksto kaj fotoj: Ursula Niesert


Ensaluti




Ĉu vi forgesis la detalojn?

Vizitu ankaŭ aliajn interesajn paĝarojn, ekz.

eo.wikipedia.org