Migrado Majo 2012 

Promeno sub 13 milionoj kubmetroj da akvo en la meza Nigra Arbaro

Vizitado al la baraĵlago Kleine Kinzig

Meze en la vastaj arbaroj inter Freudenstadt kaj Alpirsbach situas la grandega baraĵlago Kleine Kinzig. Multaj malgrandaj riveretoj kaj rojoj per plej bona akvo plenigas la lagon de 13 milionoj kubmetroj. La baraĵlago estis ekfunkciigata en la okdekaj jaroj kaj servas al trinkakvo-provizado.

Ni spektis filmon pri historio kaj starigado de la akvobaraĵo. Sekvis unu hora vizitado de la konstruaĵo kun siaj turbinoj, generatoroj, filtriloj ktp. La plej interesa sperto estis, iri tra tunelo sub la lago en la turon kie estas kontrolata la alteco de la akvo, kaj iri en la centron de la baraĵo. Post komuna piknikado ni promenis inter arboj kaj rokoj ĉirkaŭ la mirinda lago. Ni finis per babilado en loka gastejo.


Ensaluti




Ĉu vi forgesis la detalojn?

Vizitu ankaŭ aliajn interesajn paĝarojn, ekz.

tejo.org