Kunlaboro de BAVELO kaj
la Esperanto-asocio en Burundo ANEB

Eble vi rememoras la libron de Tereza Kapista „Esperanto - Lingvo de Paco en Burundo - Afriko“. En 2005 ŝi vizitis Burundon kaj instruis dum kelkaj semajnoj Esperanton, ankaŭ en Rumonge, borde de la Tanganjika-Lago. Unu el ŝiaj lernantoj Nestor, katolika teologo, nun laboras pri rilatoj inter teologio kaj ekologio en Freiburg/Breisgau. Je la 15a de Novembro, okaze de Burundo-kunveno en Freiburg ni renkontis lin.
  

 

Ĉu vi scias ke nia federacia lando Baden-Virtembergo
estas ĝemelita kun Burundo ?

En majo 2018 alvenis peto de Johan Derks, kunfondinto de Esperanto-Centro Rumonge, sidejo de ANEB (nacia asocio pri Esperanto en Burundo) kaj de samideanoj Patrick kaj Hassan, nunaj estraranoj de ANEB. Post la inaŭguro de la centro en 2014 kun du klasĉambroj, granda lego-salono kaj biblioteko, tie okazis renkontiĝoj.

En 2017 uragano parte rompis la tegmenton. Danke al la financa subteno flanke de Esperanto-en-Evoluo (organizo de Johan) la juna teamo (Ada, Hassan kaj Patrick) sukcesis ripari la tegmenton, kaj ĝenerale renovigadis, purigis kaj plibeligis la centron. Bona rekomenco.

Sen tereno ne funkcias ...

Tamen ankaŭ alia problemo bezonis nian subtenon – necesis pligrandigi la terenon ĝis la nuna vojo. Tiu nova tereno (33 m x 17,4 m) kostus ĉirkaŭ kvar mil eŭrojn, simile kiel la nuna kostis. Ĉar estas ne-kutima afero, ni petis klarigon, kiun ni intertempe ricevis de Jeremie Sabiyumva:

„Laŭ mia memoro, ni volis aĉeti apud la ĉefvojo, sed tio ne okazis pro la alta kosto. Miaj kunlaborantoj trovis la terenon, ĉar tiam mi ne estis en la provinco, mi estis en norda provinco por unu monato, do mi permesis ilin aĉeti ĝin. Mi postulis ke la tereno estu alirebla, kaj dum la aĉeto, lokaj aŭtoritatoj kaj eĉ la posedantoj certigis al la aĉetantoj ke estos vojo. Tiam,estis nur kelkaj domoj, la spaco estis preskaŭ ne konstruita. Poste, en la jaroj 2015, oni multnombre konstruis la kvartalon, kaj estis neceso disponigi vojojn modernajn, malbonŝance, laŭ uzita tekniko, vidiĝis ke nia tereno ne havos aliron al la vojo, pro tio indas aĉeti ĝin. Neniu kulpas, ĉar kiam ĝi estis aĉetita, neniu pripensis ke la vojo ne estos.“

BAVELO-anoj kaj aliaj jam kolektis 1500 € por aĉeti la antaŭ-kuŝantan terenon por ne perdi la aliron al la Eo-Centro. Je la 22-a de Aprilo 2019 ANEB sukcesis aĉeti la nepre bezonatan duonon de apuda tereno - por ligi la pordon kun la vojo. Ĝi havas trapezan formon kun mezuroj: 13,2 kaj 9,7 m (granda kaj malgranda bazo de la trapezo), 15,4 kaj 13,6 m (flankoj). Restas la deziro aĉeti ankaŭ la alian parton (iom pli ol duono) de la nova tereno. Tiu nova tereno utilas por la (planita) infanĝardeno. Krome tie eblas prezenti ekologiajn teknikojn (kompoŝtado, sun-energio por kuiri, kaj pli-efikaj kuir-fornetoj, kiuj reduktas la bezonon da ligno).

La federacia lando Baden-Virtembergo helpos al Esperantujo, se ...

En decembro 2018 BAVELO decidis kunlabori kun ANEB kaj Manfred Westermayer fariĝis respondeculo pri nia kunlaborado. Tio ebligas ricevi subtenon el Burundo-Fonduso de Baden-Württemberg.  Ĝi jam subtenas la aĉeton de mebloj kaj de bezonataj sanitaraj instalaĵoj, interalie por infanĝardeno, kiu utiligos la du klasĉambrojn kaj la eksteran areon. Tio garantius daŭran enspezon kaj viglecon por la centro. Intertempe la fonduso akceptis subteni la projekton (renovigado, infanĝardeno kaj edukado) pere de 4080 €. Kondiĉo estas ke BAVELO aldonas 720 €. Por enskribi ambaŭ terenojn en la katastron de Rumonge necesas ĉirkaŭ 550 €, kio (espereble) estos pagebla el la ŝtata subvencio de ĉi-tiu projekto.

Via donaco helpas ...

Bonvolu subteni la Esperanto-Centron Rumonge donacante al la konto de BAVELO – se estas pli ol 200 €, vi ricevos donac-kvitancon. Bonvolu noti: „Rumonge“ kaj vian adreson.

Konto de BAVELO ĉe Sparkasse Schwarzwald-Baar, Villingen

IBAN: DE21 6945 0065 0010 4179 22, BIC: SOLADES1VSS

Pliaj informoj

Priskribo de la aktuala situacio, kun fotoj (pdf) (esperantlingva)

Daŭre aktualigataj informoj: verduloj.org/afriko.htm > Burundo

„Kompetenzzentrum Burundi Baden-Württemberg“: bw-burundi.com
 

Volonte mi respondos viajn demandojn: Manfred (ĉe) Westermayer (punkto) de

Dato: 2019-04-22 – Koregan dankon !


Aktualaj raportoj

 

2023-08  (pdf-dokumenton elŝuti) Lingvo: Esperanto

Patrick Manirakiza vizitis nin en Stuttgart kaj Freiburg
kaj poste la Universalan Kongreson in Torino.
Jen lia raporto.

 

 

 

{•} reen al la supro de ĉi-paĝo

 

Ensaluti




Ĉu vi forgesis la detalojn?

Vizitu ankaŭ aliajn interesajn paĝarojn, ekz.

tejo.org