Esperanto-Novaĵoj el Baden-Virtembergo

 

Bunta programo sur Ŝvaba Ĵuraso

„Gaja Semajnfino atendas vin ...”

... ĉar ni vizitos interesaĵojn de la Ŝvaba Ĵuraso kaj manĝos ŝvabajn manĝaĵojn kaj parolos ... ne, ne, ne la ŝvaban, sed gajan Esperanton. 

La programo nun estas detale 'elkovita': ni vizitos kastelon Lichtenstein (la ŝvaban modelon de Neuschwanstein, la ĉevalbredejon Marbach kaj la gutŝtonkavernon Bärenhöhle ... kaj ni kaptos la multajn eblecojn apliki, praktiki kaj ampleksigi nian lingvokonon dum vigla interparolado kun niaj francaj amikoj. Pliaj detaloj troviĝas en la aktualigitaj paĝoj pri ĉi-renkontiĝo.

Kaj por elŝuti vi trovas la programon kaj lastajn informojn ĉi-tie.

Publikigite de Cornelia Majer je 25-08-2022, 13:29
Lasta ŝanĝo je 29-02-2024, 23:48
<< Reen al la listo
Ensaluti




Ĉu vi forgesis la detalojn?

Vizitu ankaŭ aliajn interesajn paĝarojn, ekz.

esperantaretradio.blogspot.co.at