Bonvenon!

Baden-Virtembergo estas la sudokcidenta el la 16 federaciaj landoj de Germanio, najbara al Francio kaj Svislando. Ĝia Esperanto-organizo BAVELO, Baden-Virtemberga Esperanto-Ligo, estas suborganizo de Germana Esperanto-Asocio (GEA).

Jen nia paĝaro, per kiu eblas informiĝi pri aktualaj Esperanto-okazaĵoj en nia regiono.

Tute aktuale
videokonferencilo Senfcall

Ni ankaŭ elkore invitas vin al niaj Esperanto-aranĝoj. Trafoliumu nian fotogalerion, trovu konvenan renkontiĝon en nia kalendaro kaj... aliĝu!

Ĉu vi revizitas nin post iom longa tempo? La paĝo Ŝanĝoj montras, kie trovi novan enhavon.

 

 

 

Lastaj novaĵoj

La Frajburganoj ne volas esti gvatataj
04.05.2025, 11:26   >> Legi pli

 De la jaro 2020 Esperanto Freiburg organizas dufoje monate (je la dua kaj kvara lundo) internacian virtualan renkontiĝon. Longtempe la Frajburganoj uzis la popularan programon Zoom. Nun ne plu. Kial?

Esperanto-tago 2025 en Böblingen
27.04.2025, 19:47   >> Legi pli

Vi bedaŭrinde ne povis ĉeesti la Esperanto-tagon badenvirtembergan? –  Nul problemo, la raporto de Alois Eder kaj la fotoj de Barbara Bertrand donas bonan impreson. –  Kaj venontjare ĉio pliboniĝos –  KUN vi. Legu pli ... 

La fundamento estas starigita
15.04.2025, 19:36   >> Legi pli

Helpu per donacoj antaŭ la pluvsezono

Niaj amikoj el la burunda Esperanto-centro montras grandegan rapidecon dum la konstrulaboroj por la bazlernejo. Ni zorgu, ke la lernejo ne estu prokrastita pro mankanta donacmono.  ...

 

Sur la vojo de la verda stelo
22.03.2025, 11:42   >> Legi pli

 La 12-an de decembro 2024 forpasis Madeleine Nicolai en aĝo de 101 jaroj.  Ŝia vivo en Francio kaj Germanio estis samtempe kaj unika kaj aliflanke tipa Esperanto-vivo.  Kun aromo de Romeo kaj Ĵulieta....

Zamenhof-festo Stuttgart 2024 – freŝa vento
24.12.2024, 10:07   >> Legi pli

Freŝa vento ŝtormis tra la stutgarta Zamenhof-festo 2024. El la tuta regiono venis Esperanto-amikoj la 15-an de decembro por komune festi la naskiĝtagon de Ludoviko L. Zamenhof, kiu en la jaro 1887 kreis la lingvon. Multfaceta programo ...

Ĉi tiuj kaj pliaj novaĵoj legeblas sur paĝo Novaĵoj.
 

Ensaluti




Ĉu vi forgesis la detalojn?

Vizitu ankaŭ aliajn interesajn paĝarojn, ekz.

esperanto-ondo.ru