Neuigkeiten rund um Esperanto

 

Forpasis nia prezidanto

 Ursula Niesert, die stellvertretende Vorsitzende, teilte zum Tod von Alois Eder Folgendes mit:

 

Karaj amikoj en kaj ekster BAVELO,

mi havas la tristan devon, informi vin pri la forpaso de nia kara amiko kaj prezidanto Alois Eder.

Dum pluraj semajnoj li suferis pro doloroj ĉe la pelvo-rando. Fine de julio malboniĝis la afero kaj li devis iri al hospitalo, kie oni traktis la dolorojn kaj esploris pri la kaŭzo.

Kiam lastnovembre ni festis la 85-an naskiĝtagon de Alois, ekestis la ideo, pri komuna festo ankaŭ en lia amata gepatra domo en Kohlschnait, en somero post la UK en Graz. Kaj fakte tiel realiĝis, kvankam Alois mem devis rezigni pri persona ĉeesto, do povis ĉeesti nek UKon nek en Kohlschnait. Sed tamen li kvazaŭ parto​prenis per plurfoja telefonado.

Intertempe la malsano montriĝis kiel agresema formo de leŭkemio, kaj la kuracistoj donis prognozon de nur malmulte da restanta tempo.

Dum mia revojaĝo de Kohlschnait al Freiburg mi (Ursula) havis la feliĉan ŝancon viziti Alois’on en la malsanulejo. Li estis tre malforta, sed ne havis dolorojn. Li estis en serena, paca ekvilibro, sed ankoraŭ tute interesiĝis pri ĉiuj temoj kaj demandis pri multaj esperantistoj kaj petis saluti ĉiujn.

Alois forpasis la 21-an de aŭgusto.
La entombigo okazos la 11an de septembro je 13a horo en Gärtringen.

Mi transdonas liajn lastajn salutojn al vi. 

Ursula Niesert

Veröffentlicht von Ursula Niesert am 25-08-2026, 22:55
Zuletzt geändert am am 26-08-2026, 19:02
<< Zurück
Anmeldung




Haben Sie Ihre persönlichen Daten vergessen?

Kostenloser
Esperanto-Kurs
bei www.lernu.net!
lernu.net
Mehr Esperanto im Internet z.B. bei

edukado.net