Esperanto-Novaĵoj el Baden-Virtembergo

 

Informoj pri la funebro de Alois
08-09-2026, 20:20   >> Legi pli

Dato: 11-a de septembro 2026, 13:00, Tombejo Gärtringen, Friedhofweg 14.
La funebra ceremonio estos kompleta katolika meso, celebrata de Christoph Eder, la nevo de Alois, el Aŭstrio. Ankaŭ estos mallonga parolado de Stefan Fisahn. Ĉiuj estas invititaj al funebra kafumado ĉe la hotelo Kerzenstüble.


Nekrologo
07-09-2026, 14:44   >> Legi pli

Alois Eder (26.11.1940 – 21.8.2026)
Alois Eder estis esperantisto, estrarano de GEA kaj multjara prezidanto de BAVELO, li faris gravajn kontribuojn al la esperantlingva vikipedio (preskaŭ 500 novajn paĝojn) kaj al la frazo-“vortaro“ Tatoeba (pli ol 22.000 frazojn en Esperanto).
Ĉio prave, sed la Alois, kiun ni konis, apenaŭ rekoneblas per tiuj faktoj.


Forpasis nia prezidanto
25-08-2026, 21:53   >> Legi pli

Jen vere trista novaĵo por ĉiuj amikoj de BAVELO:
La 21-an de aŭgusto 2026 BAVELO perdis sian prezidanton Alois Eder.


Beilstein invitas kun bunta programo
02-07-2025, 12:17   >> Legi pli

 La planado por la BAVELO-seminario en Beilstein preskaŭ tute pretas. Estu inter la unuaj aliĝantoj !

 La kaŝita temo .......


La Frajburganoj ne volas esti gvatataj
04-05-2025, 11:26   >> Legi pli

 De la jaro 2020 Esperanto Freiburg organizas dufoje monate (je la dua kaj kvara lundo) internacian virtualan renkontiĝon. Longtempe la Frajburganoj uzis la popularan programon Zoom. Nun ne plu. Kial?


Esperanto-tago 2025 en Böblingen
27-04-2025, 19:47   >> Legi pli

Vi bedaŭrinde ne povis ĉeesti la Esperanto-tagon badenvirtembergan? –  Nul problemo, la raporto de Alois Eder kaj la fotoj de Barbara Bertrand donas bonan impreson. –  Kaj venontjare ĉio pliboniĝos –  KUN vi. Legu pli ... 


La fundamento estas starigita
15-04-2025, 19:36   >> Legi pli

Helpu per donacoj antaŭ la pluvsezono

Niaj amikoj el la burunda Esperanto-centro montras grandegan rapidecon dum la konstrulaboroj por la bazlernejo. Ni zorgu, ke la lernejo ne estu prokrastita pro mankanta donacmono.  ...

 


Sur la vojo de la verda stelo
22-03-2025, 11:42   >> Legi pli


 La 12-an de decembro 2024 forpasis Madeleine Nicolai en aĝo de 101 jaroj.
 Ŝia vivo en Francio kaj Germanio estis samtempe kaj unika kaj aliflanke tipa Esperanto-vivo.
 Kun aromo de Romeo kaj Ĵulieta....


Zamenhof-festo Stuttgart 2024 – freŝa vento
24-12-2024, 10:07   >> Legi pli

Freŝa vento ŝtormis tra la stutgarta Zamenhof-festo 2024. El la tuta regiono venis Esperanto-amikoj la 15-an de decembro por komune festi la naskiĝtagon de Ludoviko L. Zamenhof, kiu en la jaro 1887 kreis la lingvon. Multfaceta programo ...


Niaj BAVELO-ambasadoroj vizitas la Esperanto-centron Rumonge
01-08-2024, 21:17   >> Legi pli


Feliĉe unu el la BAVELO-estraranoj decidis viziti la Universalan Kongreson (UK), kiu ĉi-jare okazas la unuan fojon en Afriko, nome en Aruŝo, Tanzanio. Kaj eĉ pli feliĉe Cornelia Majer decidis, antaŭe persone viziti la Esperanto-centron en Rumonge, kiu estas nia BAVELO-partnero jam de kvin jaroj. ...


Ensaluti




Ĉu vi forgesis la detalojn?

Vizitu ankaŭ aliajn interesajn paĝarojn, ekz.

edukado.net