Esperanto-Novaĵoj el Baden-Virtembergo

 

Niaj BAVELO-ambasadoroj vizitas la Esperanto-centron Rumonge


Feliĉe unu el la BAVELO-estraranoj decidis viziti la Universalan Kongreson (UK), kiu ĉi-jare okazas la unuan fojon en Afriko, nome en Aruŝo, Tanzanio. Kaj eĉ pli feliĉe Cornelia Majer decidis, antaŭe persone viziti la Esperanto-centron en Rumonge, kiu estas nia BAVELO-partnero jam de kvin jaroj.

Cornelia estas akompanata de sia filino Julia kaj de Irmi Vallon, kun kiu ŝi baldaŭ (BAVELO-seminario en Karlsruhe-Thomashof, 27an-29an SEPT) raportos pri sia vojaĝo kaj la Esperanto-centro en Rumonge. La unua dankon pro la vizito ni jam ricevis - legu la leteron de Hassan.

BAVELO daŭre ĝojas pri viaj donacoj por la centro, ĉu por la bonnutra manĝo por la infanoj, ĉu por la projekto komputiko. La konto por la donacoj estas konata. Por donacoj ĝis 200 € sufiĉas la pago-kvitancilo por pruvi ĝin impoŝto-redukta, por pli altaj sumoj vi ricevos konfirmon de la BAVELO-kasisto.

(Por eviti iujn miskomprenojn: La vojaĝo ne estis pagita el la donacoj, sed komplete el privata mono de la vojaĝantoj.)

Publikigite de Ursula Niesert je 01-08-2024, 21:17
Lasta ŝanĝo je 01-08-2024, 23:21
<< Reen al la listo
Ensaluti




Ĉu vi forgesis la detalojn?

Vizitu ankaŭ aliajn interesajn paĝarojn, ekz.

tejo.org