Esperanto-Novaĵoj el Baden-Virtembergo

 

La fundamento estas starigita

(2025-04) 

Ni helpu per donacoj antaŭ la pluvsezono

En Rumonge la aferoj rapidege progresas:

La najbara tereno por la lernejo apenaŭ estis aĉetita, kiam la laboroj jam komenciĝis tie.
Kaj nun (en aprilo 2025) jam estas starigita la fundamento.

--- Vidu, kio okazis en tiu mallonga tempo, en la raporto de Patrick:
„20250410 -- RAPORTO PRI LA KONSTRUAJ LABOROJ DE ETAĜA LERNEJO”

Finfine la konstruaĵo havu du etaĝojn, sed – pro kostaj kialoj – ĉi-jare ni povas realigi nur la ter-etaĝon. Por ĝin finkonstrui antaŭ la pluvsezono, ni urĝe bezonas 3.500 €.

Ĉar ni opinias, ke la projekto estas ege valora, BAVELO volas subteni ĝin laŭ sia tuta kapablo. Do ni petas: sendu ankaŭ vi kontribuon. Ni kore dankas! Kaj komune ĝojos, se en septembro la unuaj infanoj el 'nia' infanĝardeno povos iri en 'nian' bazlernejon. !
Kunagu ankaŭ vi!
Al la donac-konto de BAVELO
Ni kore dankas!

 

Publikigite de Ursula Niesert je 15-04-2025, 19:36
Lasta ŝanĝo je 15-04-2025, 21:56
<< Reen al la listo
Ensaluti




Ĉu vi forgesis la detalojn?

Vizitu ankaŭ aliajn interesajn paĝarojn, ekz.

pasportaservo.org