La landa ligo BAVELO
BAVELO estas suborganizo de Germana Esperanto-Asocio GEA en la federacia lando Baden-Virtembergo. La stranga akronimo BAVELO (ni ne bavas el la buŝo!) devenas de la Esperanta nomo de la ligo, kiu estas
BAden-Virtemberga Esperanto-LigO,
mallonge simple BAVELO.
Kion do faras landa ligo? Ĉar la ĉefe engaĝitaj homoj por Esperanta agado ja estas la aktivuloj surlokaj, nome la lokaj grupoj, aŭ aktivaj unuopuloj. La landa ligo klopodas plifortigi ilian agadon, proponas eblecojn por spertinterŝanĝo kaj reciprokaj instigoj inter la diversaj grupoj.
Aldone al la lokaj aktivecoj BAVELO engaĝiĝas ĉe superregionaj informfoiroj kiel ekzemple ĉe la klerigfoiro didacta.
De 10 jaroj plivastiĝis la kunlaboro kun la francaj partneroj de la Orientfranca Esperanto-Federacio (OFE, aŭ Espéranto France-Est). Nun BAVELO kaj OFE organizas du komunajn lernaranĝojn jare, aŭtune la BAVELO-Seminarion en Germanio kaj printempe la Regionan Staĝon en Francio.
La kontaktojn internajn kaj eksterajn prizorgas la BAVELO-estraro.
BAVELO estas juna landa asocio. Ĝi ekzistas nur ekde 1982. Ĉu ne antaŭe estis Esperanto-aktivecoj ĉi-tie? La respondo troviĝas en la BAVELO-historio.
Kaj - kvankam tio ĉefe interesas germanparolantojn - BAVELO estas organizaĵo agnoskita kiel komunutila. La statuto nur haveblas en la germana, aktuala estas la versio de 2009, sed la venonta membrokunveno devos decidi pri aktualigita versio de 2026.
(Bildo: Wikimedia Commons)



