Historio de BAVELO

Unuaj lokaj grupoj

La historio de Esperanto en Baden-Virtembergo estas longa kaj ŝanĝiĝema. Jam en 1891, nur kvar jarojn post publikigo de la unua Esperanto-lernolibro "Internacia Lingvo" de "Doktoro Esperanto" (t.e. de Zamenhof), fondiĝis en Freiburg la unua Esperanto-grupo ene de la limoj de la hodiaŭa Baden-Virtembergo, kiel deka grupo entute en la mondo.

Ondo de grupfondiĝoj sekvis en la unuaj jaroj de 20-a jarcento, 1904 en Karlsruhe, 1905 en Stuttgart, 1906 en Villingen, 1907 en Strasburgo (la tiama  "Straßburg" situanta en la Germana Regno).

La antaŭa asocio SOGELO

Ekde 1945/1947 en sudokcidenta Germanio la regiona Esperanto-organizo SOGELO, Sud-Okcident-Germana Esperanto-LigO, aktivis por Esperanto; kunlaboris tie la Esperanto-aktivuloj de Palatinato (ne de tuta Rejnlando-Palatinato) kaj de Badeno, post de tuta Baden-Virtembergo.

SOGELO estis la unua Esperanto-organizo, kiu estis fondita respektive refondita post fino de la dua mondmilito, ankoraŭ antaŭ la restariĝo (en 1947) de Germana Esperanto-Asocio, malpermesita en 1938 de la nazioj. Ankaŭ la federacia lando Baden-Virtembergo ekestis nur en 1952 per kunfandiĝo de la landoj Badeno, Virtembergo kaj Hohenzollern; la Esperanto-parolantoj de Virtembergo membriĝis en SOGELO.

Fondo de BAVELO

BAVELO kiel landa asocio de Germana Esperanto-Asocio ekestis nur en relative malfrua tempo. Tio ŝuldiĝas parte al la fakto, ke la federacia lando Baden-Virtembergo post la dua mondmilito estis fondata kondiĉe de aprobo flanke de la badena landoparto. (La badenanoj insistis pri sia tradicia sendependeco.) Tio provizora statuso nur finiĝis per la referendumo de la 7-a de junio 1970.

La malfondiĝo de SOGELO, kiu fariĝis anakronisma ene de sia agosfero, kaj la fondiĝo de du landaj asocioj respektis la limojn de la federaciaj landoj laŭ la federacia strukturo de Okcidenta Germanio. En 1981/1982 SOGELO malfondiĝis favore al landaj asocioj ene de la limoj de ambaŭ federaciaj landoj.

BAVELO estis fondata la 15-an de majo 1982, iom pli poste sekvis Esperanto-RLP kiel landa asocio de Rejnlando-Palatinato.

Dokumentoj el la pasinteco de BAVELO

Einladung zur Gründung in MesskirchKonserviĝis la invitletero al la BAVELO-fondkunveno en Meßkirch, kadre de la SOGELO printempa renkontiĝo 1982. Unu el la du subskribintoj de la invito estas kunfondinto Bernhard Eichkorn, ankoraŭ nun BAVELO-estrarano.

 

 

 

 

 

Foto de la unua estrarkunsido de la freŝe fondita federacilanda asocio. Ĉetable, de maldekstre: Bernhard Eichkorn, Helga Windisch, Maria Vitalyos, Alois Eder, Siegfried Krüger, Josef Schiffer, Irmtraud Bengsch. Ne sur la foto estas la prezidanto Richard Reuchlin. (Foto: Wikimedia Commons)

 

 

 

En la jaro 2007 BAVELO festis sian 25-Broschüre zum Jubiläum 2007 (PDF 1,8 MB)jaran ekziston kaj tiuokaze publikigis germanlingvan festbroŝuron, la "bildfoliaron pri la historio de Esperanto en Baden-Virtembergo" (PDF-dosiero, 1,8 MB).

 

 

 

 

 

Ensaluti




Ĉu vi forgesis la detalojn?

Vizitu ankaŭ aliajn interesajn paĝarojn, ekz.

tejo.org