La BAVELO-Estraro
La federacilanda ligo ja havas vizaĝon! Ni, la membroj de la estraro, ŝatus prezenti nin:
Alois Eder, Prezidanto
D-ro Ursula Niesert, Vicprezidantino
D-ro Jochen Wagner, Kasisto
Barbara Bertrand, Afergvidantino
Inge Simon
Cornelia Majer
Konrad Fischer
Alois Eder (E-Mail)
Prezidanto
Pensiita mezlerneja instruisto en Gärtringen, estrarano ekde 1982. "Mi naskiĝis en 1940 kaj devenas de Aŭstrio. Mi estas edzo, patro de du infanoj kaj avo de tri nepoj. Kiel dek-kvarjara lernanto mi en internulejo en Salzburg dum libertempa programo lernis Esperanton. Per korespondado kun samaĝa kroata lernanto mi dum jaroj vivtenis miajn Esperanto-konojn. La fondo de familio kaj la ekiro en mian profesian vivon deturnis min de Esperanto, sed post paŭzo de 15 jaroj mi remalkovris mian pasion pri la lingvo. En 1979 mi komencis organizi Esperanto-kursojn kaj aktivi por la disvastigado de Esperanto.
D-ro Ursula Niesert (E-Mail)
Vicprezidantino
Emerita biologino en Freiburg, estraranino ekde 1988. "Mi lernis Esperanton en 1982, fakte pro ŝerco, sekve de veto. Sed subite mi estis tute sorĉita de la lingvo. Unue, ĉar mi havis tre multajn sukcesojn, kion mi neniam spertis dum lerneja tempo. Kaj tio sola, nur per libro. Nur multe pli poste mi ekkonis aliajn homojn, kiuj decidiĝis por Esperanto – interesajn homojn, kiuj ofte ne nur rilate al la lingvo havas memstaran vidpunkton ekster la ĝeneralaj opinioj. Kio min hodiaŭ ĉiam denove fascinas, estas konsciiĝo pri mondo, en kiu unuopuloj gravas kaj povas influi ion. Same kiel ĉe Vikipedio. Ankaŭ tie ja aferoj dependas de ĉiu homo, kiu kunlaboras. - Mi preskaŭ ĉiutage parolas Esperanton, ĝi fariĝis nemalhaveblaĵo en mia vivo. Ĝi fariĝis parto de mia identeco."
D-ro Jochen Wagner (E-Mail)
Kasisto
Dungito ĉe softvarfirmao en Karlsruhe, estrarano ekde 2008, kasisto ekde 2009. "Mi loĝas en Karlsruhe kaj devenas de Rastatt. En mia lerneja tempo mi ekkonis Esperanton - en leciono de la angla! Dum mia studado mi lernis Esperanton kaj transprenis la taskon de kasisto en la Baden-Virtemberga Esperanto-Junularo BAVELIDO. Unujara eksterlanda restado en Krakovo plivastigis mian internacian horizonton. Mi amas dancadon, precipe la latinamerikajn dancojn. Dancado por mi ligas popolojn, samkiel Esperanto. Esperanto plaĉas al mi pro sia regula strukturo kaj ĉar ĝi estas facile lernebla. Multajn simpatiajn homojn el diversaj landaj mi konas per Esperanto."
Barbara Bertrand (E-Mail)
Afergvidantino
Hejmmastrino en Aalen, estraranino ekde 2016. "Jam en lernejo mi interesiĝis pri lingvoj. En 1996 amikino atentigis min pri Esperanto. Ĝi estis ofertata unufoje semajne posttagmeze en nia lernejo. En 1997 okazis Internacia Festivalo de Esperanto en Aalen, kie mi havis la ŝancon konatiĝi kun aliaj Esperantistoj. Sekvis diversaj etaj semajnfinaj renkontiĝoj kaj sennombraj Internaciaj Seminarioj (IS) dum silvestro. Ekde 2005 mi estas membro de la Esperanto-grupo Aalen. Krome mi laboras honorofice en la Germana Esperanto Biblioteko. En 2014 mi transprenis la kurson por komencantoj en nia grupo. La fascino de Esperanto por mi estas, ke mi povas senprobleme konversacii kun homoj el diversaj landoj kaj kulturoj. Sen Esperanto mi neniam estus vojaĝinta al Kubo kaj Argentino."
Inge Simon (E-Mail)
Estraranino ekde 1999. "Mi loĝas en Aalen kaj laboras honorofice kiel sociala patrono en mia hejmurbo. Krome mi engaĝiĝas en grupo, kie handikapitaj kaj nehandikapitaj homoj renkontiĝas por kunaj aktivecoj. Mi ŝatas esti "ŝvabino" (t.e. anino de mia dialekta regiono). Mi ja parolas ankaŭ la nedialektan germanan, sed miaj hamburgaj amikoj diras, ke kiam mi parolas en Esperanto ili pli bone komprenas min. Por Esperanto mi aktivas ekde 1988. Pro mia agado por la Esperanto-junularo oni en Esperanto-rondoj ankaŭ nomas min "Panjo Inge". Per Esperanto mi tutmonde havas multajn interesajn kontaktojn. Ĉiujare je la Kristokorpa Festo (eklezia festotago) mi organizas en Aŭstrio longan semajnfinan aranĝon nomitan "Genciano", dum kiu mi spertas Esperantujon kun amikoj en gaja rondo."
Cornelia Majer (E-Mail)
Grafikfasonistino en Stuttgart, estraranino ekde 2010. "La unuan fojon mi aŭdis pri Esperanto en aĝo de 10 jaroj. Malgraŭ dekjara lernado de la angla en lernejo mi ne asertus, ke mi flue parolas la anglan. En 2005 mi pro scivolemo eklernis Esperanton. Mi restis ĉe la lingvo, ĉar en Esperantujo mi ekkonis interesajn homojn kaj rimarkis, ke Esperanto vere funkcias. Fascinas min la ideo de pli bona interkompreno inter homoj de diversaj popoloj. Tion mi ŝatus subteni. Krome lernado kaj aplikado de Esperanto estas por mi kaj lingvoludo kaj sporto por la cerbo; Esperanto akrigas mian atenton pri la gepatra lingvo kaj helpas min ĉe la komprenado de pliaj lingvoj."
Mezlerneja instruisto. Estrarano ekde 2024.
"Mi eklernis Esperanton fine de 2019 pro scivolemo. Komence nur rete per lernu.net, kiun mi multe ĝuis ĉar mi rapide progresis. En decembro mi povis interparoli kun aliaj esperantistoj en mia unua Zamenhof-festo en Stutgarto. Mi tiam renkontis multajn aliajn esperantistojn tra la mondo per videokonferencoj. La fundamenta malfermiteco al internaciaj renkontoj je egala nivelo konvinkis min pri la grandaj kapabloj de Esperanto. Estas io vere unuiga pri ĝi kaj tial estas malferma al multaj malsamaj perspektivoj pri la mondo.
Ĉar ne plu ekzistis aktiva Esperanto-grupo en Tübingen, mi fondis ĝin denove en 2022."
Koncerne mian "foton" ... mi ne volas trofaciligi la identigon por AI (artefarita intelekto). Kaj ... ni ja certe renkontos unu la alian ĉe la venonta BAVELO-aranĝo, ĉu ne?