kaj BAVELO
ĉiujare komune invitas al la Regiona Staĝo de Esperanto France-Est. Ĉi-jare ĝi okazos en Rimlishof (proksime de Guebwiller).
91-a Regiona Staĝo de Esperanto
17a - 19a aprilo 2026
en Rimlishof, 3, rue du Rimlishof,
FR 68530 Buhl apud Guebwiller (Francio)
(Koordinatoj 47.9199964N, 7.1771178E)
Semajnfino kun programo instrua, kultura, turisma kaj bonetosa, en Elzaso/Alsaco proksime de Guebwiller !
Ni loĝos en komforta, favorpreza feriejo Rimlishof (unutaga restado kuntranoktado kaj ĉiuj manĝoj 62 €).
Ĝi situas en 20-minuta piedira distanco de la famega mezepoka abatejo Murbach (foto dekstre). Ankaŭ la vojo al alia vidindaĵo estas mallonga: tiu al la Ekomuzeo Ecomusée d'Alsace en Ungersheim, la plej granda liberaera ekspoziciejo de Francio, kiu montras la tradiciajn metiajn teknikojn de la regiono (bildo maldekstre).
Krom tiuj belegaj kaj interesaj vidindaĵoj kompreneble ankaŭ estas diversnivelaj Esperanto-kursoj kaj interesaj prelegoj ... kaj multe da amikeco.
Ĉiujn informojn kaj la aliĝilon por la staĝo vi trovas interrete ĉe Esperanto Mulhouse
aŭ elŝutu la aliĝilon en pdf-formato ĉi tie per klako al la sekva bildo:



