Invito | Aliĝo 
esperanto-bw.de/esperanto-tag

 

Esperanto-tago Baden-Virtemberga
25-an de aprilo 2026 en Konstanz  kaj Arenenberg  

 

La ĉi-jara Esperanto-tago estos eksterordinara, ĉar ni festos ĝin kune kun niaj svisaj esperanto-amikoj.
La ĉefaranĝo estos ambaŭ ĝeneralaj kunvenoj. Ili okazos en gastejo Kreuzbe en Konstanz-Dettingen - tranoktemuloj trovos taŭgajn ĉambrojn tie.
Poste ni tie komune tagmanĝos kaj poste ekskursos al juvelo en Svislando: al kastelo Arenenberg, de kie ni havos mirindan rigardon al la 'suba' konstanca lago (Untersee). La kastelo estis posedata de Napoleono la 3a. 
Kaj la prezidantino de SES, Mireille Grossjean,  prezentos al ni mallongan rakonton pri ties rilato al tiu mirinde bela loko en Svislando kaj pri la Napoleonaj klopodoj returni Francion al imperio. 
En la kastelo SES invitos ĉiujn partoprenantojn al ĉiĉeronado tra la speciala horloĝoekspozicio (koran dankon, karaj svisoj!)
 
Poste ni reveturos al niaj hoteloj Traube kaj Kreuz en KN-Dettingen, kaj pasigos viglan interbabilan vesperon.
En la sekva mateno, dimanĉo, ni komune ekskursos al la fama florinsulo Mainau

Por ĉiuj, kiuj povas kaj volas alveturi jam vendrede ni proponas komunan urboviziton en Konstanz jam vendrede posttagmeze.
 
 

Detala programo 

La "haveno" de niaj aktivecoj estos la du "ĝemelaj" hoteloj Traube kaj Kreuz en Konstanz-Dettingen, kiuj disponigas tranoktojn en modeste aŭ pli bone ekipataj ĉambroj - por la prezoj vidu la detalojn en la aliĝo-paĝo. Krom hotelĉambroj Kreuz ankaŭ disponigas salonojn por kunveno de la asembleoj kaj restoracio por manĝi.

Vendredon, 24-an de aprilo 2026

15:00   Por partoprenantoj, kiuj alvenos jam vendredon, ni proponas urbogvidadon en Konstanz. Detalojn ni komunikos post aliĝo.
 

Sabaton, 25-an de aprilo 2026

paralele en Landgasthof Kreuz - salono Badner Stüble, Kapitän-Romer-Str. 1, 78465 Konstanz-Dettingen: 

11:00  Laŭstatuta ĝenerala kunveno de SES  Membrokunveno de BAVELO

Komuna daŭrigo:
13:00      Kuna tagmanĝo (laŭ propra elekto)
14:00      Kuna alveturado al kastelo Arenenberg per publika trafiko (kostoj ĉ. 6 €, same por la revojo)
15:45      Ĉiĉeronado tra la kastelo (enirbileto 15 SFr, ĉiĉeronado donacita de la svisoj)
Poste ne plu estos strikta reĝimo de horaro por eble ioma ĝuado de la bela loko, reveturado, komuna vespermanĝo ktp.  
Se vi jam volas antaŭĝui la lukson de la kastelo iru al jena paĝo (havebla en la germana / franca / angla) :
https://napoleonmuseum.tg.ch/fr/napoleonmuseum-arenenberg.html/7107

Dimanĉon, 26-an de aprilo 2026

Post la matenmanĝo okazos la granda ekskurso al Mainau, insulo en la Konstanca lago, kiu famas pro sia riĉa flora ornamo.

 

 
Bonvolu aliĝi (nomo, adreso, telefonnumero, retadreso). Dankon!  →  Aliĝo 

La sekva mapo helpu vin trovi la lokon de la membrokunveno.

 

 

 

 

Ensaluti




Ĉu vi forgesis la detalojn?

Vizitu ankaŭ aliajn interesajn paĝarojn, ekz.

tejo.org