Invito | Aliĝo
esperanto-bw.de/esperanto-tag
Esperanto-tago Baden-Virtemberga
25-an de aprilo 2026 en Konstanz
kaj Arenenberg
La ĉi-jara Esperanto-tago estos eksterordinara, ĉar ni festos ĝin kune kun niaj svisaj esperanto-amikoj.
Poste ni tie komune tagmanĝos kaj poste ekskursos al juvelo en Svislando: al kastelo Arenenberg, de kie ni havos mirindan rigardon al la 'suba' konstanca lago (Untersee). La kastelo estis posedata de Napoleono la 3a.
Poste ni reveturos al niaj hoteloj Traube kaj Kreuz en KN-Dettingen, kaj pasigos viglan interbabilan vesperon. En la sekva mateno, dimanĉo, ni komune ekskursos al la fama florinsulo Mainau.
Por ĉiuj, kiuj povas kaj volas alveturi jam vendrede ni proponas komunan urboviziton en Konstanz jam vendrede posttagmeze.
Detala programo
Vendredon, 24-an de aprilo 2026
Sabaton, 25-an de aprilo 2026
paralele en Landgasthof Kreuz - salono Badner Stüble, Kapitän-Romer-Str. 1, 78465 Konstanz-Dettingen:
| 11:00 |
Komuna daŭrigo:
13:00 Kuna tagmanĝo (laŭ propra elekto)
14:00 Kuna alveturado al kastelo Arenenberg per publika trafiko (kostoj ĉ. 6 €, same por la revojo)
15:45 Ĉiĉeronado tra la kastelo (enirbileto 15 SFr, ĉiĉeronado donacita de la svisoj)
Poste ne plu estos strikta reĝimo de horaro por eble ioma ĝuado de la bela loko, reveturado, komuna vespermanĝo ktp.
Se vi jam volas antaŭĝui la lukson de la kastelo iru al jena paĝo (havebla en la germana / franca / angla) :
https://napoleonmuseum.tg.ch/fr/napoleonmuseum-arenenberg.html/7107
Dimanĉon, 26-an de aprilo 2026
Post la matenmanĝo okazos la granda ekskurso al Mainau, insulo en la Konstanca lago, kiu famas pro sia riĉa flora ornamo.
Bonvolu aliĝi (nomo, adreso, telefonnumero, retadreso). Dankon! → Aliĝo
La sekva mapo helpu vin trovi la lokon de la membrokunveno.



