Esperanto-Novaĵoj el Baden-Virtembergo

 

La Frajburganoj ne volas esti gvatataj

De la jaro 2020 Esperanto Freiburg organizas dufoje monate (je la dua kaj kvara lundo) internacian virtualan renkontiĝon. Longtempe la Frajburganoj uzis la popularan programon Zoom. Nun ne plu. Kial?

– Ĉar ili ne volas esti gvatataj. Ekde majo ili uzas la programon Senfcall. Ĝi havas multajn avantaĝojn. La plej gravan malavantaĝon de Senfcall la Frajburganoj nun ĵus riparis, nome ili verkis Esperant-lingvan manlibr(et)on. Vidu la tutan raporton kaj la manlibron ĉi tie.
 

Publikigite de Ursula Niesert je 04-05-2025, 11:26
Lasta ŝanĝo je 04-05-2025, 13:39
<< Reen al la listo
Ensaluti




Ĉu vi forgesis la detalojn?

Vizitu ankaŭ aliajn interesajn paĝarojn, ekz.

amikumu.com/eo