Esperanto-Novaĵoj el Baden-Virtembergo

 

Beilstein invitas kun bunta programo

Preskaŭ pretas la planado por la BAVELO-seminario en Beilstein kaj la unuaj aliĝoj estas akceptataj. 

En Beilstein vi trovas kursojn por komencantoj kaj progresantoj. Kaj -- se estas sufiĉe da infanoj -- ankaŭ kurso por ili.  -- Nia klasika BAVELO-kurso estas la bukeda kurso por fluaj esperantistoj, kiuj interesiĝas pri vasta areo de informoj pri aferoj el la tuta mondo, ne nepre rekte rilataj al Esperanto. Ĉi foje preskaŭ ĉiuj 'floroj' en la bukedo temas pri komunikado sub unu au alia aspekto. 

Eĉ dum la ekskurso ĝi ludas rolon: Ni ekskursos al falkadejo en la montopinta kastelo Hohenbeilstein. Kaj ni observos tie la komunikadon inter falkisto kaj liaj birdoj dum flugoprezentado de tiuj imponaj bestoj.

-- Estos interesega! Promesite. Aliĝu nun.

 

 

 

 

Publikigite de Ursula Niesert je 02-07-2025, 12:17
Lasta ŝanĝo je 02-07-2025, 15:25
<< Reen al la listo
Ensaluti




Ĉu vi forgesis la detalojn?

Vizitu ankaŭ aliajn interesajn paĝarojn, ekz.

kontakto.tejo.org