Esperanto-Novaĵoj el Baden-Virtembergo

 

Sur la vojo de la verda stelo

 


La 12-an de decembro 2024 forpasis Madeleine Nicolai en aĝo de 101 jaroj.
Ŝia vivo en Francio kaj Germanio estis samtempe 

kaj unika kaj aliflanke tipa Esperanto-vivo.
Kun aromo de Romeo kaj Ĵulieta....

Madeleine lernis Esperanton jam kiel junulino. Kaj tiu lingvo gvidis al konatiĝo kun juna germana militkaptito.
Kiel, tion rakontas bona amikino de Madeleine, nome
Elisabeth Denzler
en sia nepre leginda raporto.

Grandega ĝojo en la naŭdeka vivojaro estis por Madeleine, ke ŝia eta burgunda "urbeto" (kun 460 loĝantoj), nomis ŝian straton "Chemin de l'Étoile Verte" - do, la

Vojo de la Verda Stelo

Fakte Madeleine vivis sian tutan vivon sur la vojo de la verda stelo.

 

Publikigite de Ursula Niesert je 22-03-2025, 11:42
Lasta ŝanĝo je 22-03-2025, 14:23
<< Reen al la listo
Ensaluti




Ĉu vi forgesis la detalojn?

Vizitu ankaŭ aliajn interesajn paĝarojn, ekz.

amikumu.com/eo