Esperanto-Novaĵoj el Baden-Virtembergo
Muelejara vojo ĉe Glems |
Sabaton, la 20an de novembro 2021 ni ekos: Je la 10-a horo ni renkontiĝos ĉe la S-trajna stacio de Ditzingen, (kio estas bonege atingebla kaj de Stutgarto kaj de Böblingen). La nura promenvojo nur longas 5 km, sed survoje troviĝas multaj vidindaĵoj, ĉar la muelejoj plejparte ankoraŭ laboras.
Fakaj gvidadoj en la muelejoj en novembro ne plu eblas, sed la plimulto de la muelejoj vendas siajn freŝe muelitajn produktojn en la mueleja vendejo. ...
Bonvolu anonci vian partoprenon. La necesajn detalojn vi trovos en la apuda informfolio, por elŝuti ĝin simple alklaku la bildon.
Publikigite de Ursula Niesert je 27-10-2021, 00:11
Lasta ŝanĝo je 27-10-2021, 16:11
Lasta ŝanĝo je 27-10-2021, 16:11



