Esperanto-Novaĵoj el Baden-Virtembergo

 

Spite al la koronaviruso la grupa Esperanto-vivo pli kaj pli buntas

La lokaj Esperanto-grupoj estas aparte forte frapitaj per la ekonomia fermo pro la koronaviruso. Aliflanke la virtuala Esperanto-mondo momente montras tute novajn facetojn, eĉ pli buntajn, eĉ pli interesajn.

sana homa mensoEn Baden-Virtembergo minimume du grupoj ‚obstine kaj virtuale’ daŭrigas siajn kunvenojn: Stuttgart (2-foje monate: je la unua lundo kaj je la tria mardo, ambaŭ je la 19a30 per Jitsi) kaj Freiburg (ĉiusemajne, ĉiam lunde je la 20a per Skype).

Kio estas aparte interesa pri tiaj ‚kunsidoj’: estas pli kaj pli internacia partoprenado en tiaj videokonferencoj. Ekzemple en Freiburg jam partoprenis homoj el Francio, Italio, Hispanio, Pollando, Irano kaj Anglio. Por ke vi mem ricevu inviton, bv. skribi letereton al Julia.Noe<@>esperanto.de

Se vi volas viziti unu el tiaj virtualaj renkontiĝoj, vi konsultu la retpaĝon <eventaservo.org>. Tie vi trovos ĉiujn bezonatajn informojn, ĉu kaj kiel aliĝi kaj kiam kaj kiel partopreni virtualan renkontiĝon.

 

Publikigite de Ursula Niesert je 07-05-2020, 13:04
Lasta ŝanĝo je 10-07-2020, 14:49
<< Reen al la listo
Ensaluti




Ĉu vi forgesis la detalojn?

Vizitu ankaŭ aliajn interesajn paĝarojn, ekz.

esperantaretradio.blogspot.co.at