Esperanto-Novaĵoj el Baden-Virtembergo

 

Tatoeba

Tatoeba estas tradukvortaro. La japana vorto "tatoeba" signifas "ekzemple". Se vi entajpas kapvorton en la sistemo, vi ricevas frazojn en diversaj lingvoj, en kiuj troviĝas tiu vorto. Anstataŭ vortaro do temas pri frazaro“.

La projekto komenciĝis en 2006 en Japanio, intertempe Tatoeba kreskas tre rapide; en la pasintaj kvar semajnoj la nombro de la frazoj kvarobliĝis de 166.000 al 640.880. Kaj Esperanto dekomence partoprenas sukcese, je la tria pozicio laŭ nombro de frazoj, post la angla kaj la japana, antaŭ la franca kaj la germana.

Tatoeba certe havas grandan estontecon. Kunagi facilas, grandas la utilo.

http://tatoeba.org/epo/home

Publikigite de Frank Huber je 13-12-2010, 20:31
Lasta ŝanĝo je 14-02-2011, 23:30
<< Reen al la listo
Ensaluti




Ĉu vi forgesis la detalojn?

Vizitu ankaŭ aliajn interesajn paĝarojn, ekz.

muzaiko.info