Ek al la Akuzativavalo

            ;-) palpebrum’  ;-)

 

Ĉu vi
ŝatus
ekskursi
kun la
BAVELO-
estraro?


dimanĉe, 12a de septembro 2021
renkontejo: je la 10a ĉe la stacidomo de Aalen

 

Ni dividas la grupon al la haveblaj aŭtoj kaj ekveturas al Wental (ŝerce: akuzativa valo ;-), malfore de Bartolomä. Ni parkos ĉe la migrad-parkejo vid-al-vide de Landhotel Wental (vidu la dekstran foton), ĉ. 15 km for de Aalen, koordinatoj por simpla navigado: 48,7341221 Norde 10,0158395 Oriente.


 

 

 

 

 

 

Tie ni ekpromenas laŭ la valo kun sia impona „maro de rokoj”.  La ŝvaba ĵuraso estas karsta pejzaĝo kun tipaj formoj: kun sek·valoj, dolinoj, bizaraj rokoj kaj juniperaj erikejoj. Multajn el tiuj formoj ni vidos ĉi tie.
Post la promenado ni povas ripozi kaj eble manĝi en la gastejo antaŭ ol pluveturi al Steinheim.

 

Steinheim situas en baseno, fakte en kratero de 4-kilometra diametro, kiu estiĝis antaŭ ĉ. 15 megajaroj pro alfrapo de meteoro de diametre 100-150 m. (Tre granda kunulo de tiu meteoro samtempe kreis la tre faman krateron de la Nerdlingena rieso.)

Ni vizitos la malgrandan, sed elstaran meteor­krateran muzeon („... ege interesa kaj komprenebla!” UN).


Poste ni promenante inspektos la sudan randon de la kratero, kie ni havos belan rigardon al la kratero kun ĝia centra monteto „Steinhirt” (ŝtonpaŝtisto, 579 m).

Ni reveturos tra Heidenheim – kun ebla halto. Se vi volas jam de tie trajne revojaĝi hejmen, bv. noti tion en  via aliĝo. La aliaj peraŭte reveturas al Aalen.


   ~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~   


Bonvolu anonci vin ĉe Inge.Simon<@>esperanto.de  
(<>entfernen)
kiel   O  ŝoforo /   O  kunveturanto
partoprenanto ĝis    O  Heidenheim /    O  Aalen

La BAVELO-estraro ĝojas revidi vin.

 

Ensaluti




Ĉu vi forgesis la detalojn?

Vizitu ankaŭ aliajn interesajn paĝarojn, ekz.

komiksoj.wordpress.com