Espéranto France-Est kaj BAVELO invitas al la
87-a Regiona Staĝo de Esperanto
27a - 29a marto 2020
en Centre de Loisirs
36 avenue de la Chartreuse,
FR-54510 ART SUR MEURTHE (Francio)
Kiel tradicia komplemento al la BAVELO-Seminario en aŭtuno Espéranto France-Est okazigas ankaŭ ĉi-printempe sian Esperanto-staĝon.
Programo
La semajnfino celas scivolemulojn same kiel Esperanto-parolantojn, kiuj jam majstris siajn unuajn paŝojn en la lingvo, kaj logas per diverstema oferto. Estos kursoj por komencantoj (Catherine Hel), paroliga kurso (Edmond Ludwig) kaj prelegoj de Petro Chrdle pri libroj de la eldonejo Kava Pech, Bertha von Suttner, F.V. Lorenz kaj pri turismaj vidindaĵoj en Ĉeĥio
Aldone atendas libroservo kaj ekskursoj al vidindaĵoj en la ĉirkaŭaĵo.
Aliĝo kaj pliaj informoj
Elŝutebla: Prospekto kun aliĝilo (PDF-dosiero).
Detaloj pri aliĝkotizo, alveturo, tranoktado ktp. troveblas en la retpaĝoj de la aranĝo. sub la menuopunkto Printempa staĝo en Art-sur-Meurthe.
Impresojn pri antaŭaj aranĝoj peras fotogalerio.