Bazlernejanoj el Heilbronn helpas al Bona Espero

„Vivoproksima instruado plezurigas la lernadon.“ Laŭ tiu devizo la bazlerneja instruistino Irmi Vallon uzis la novaĵon, ke la Esperanto-orfarvilaĝo Bona Espero en Brazilo minaciĝis per pejzaĝincendio, por motiviga matematika projekto.

La esperantlingvaj komunikiloj dismondigis la novaĵon pri la pejzaĝincendio ĉirkaŭ Bona Espero. Tiam la germana bazlerneja instruistino Irmi Vallon en Heilbronn tuj havis ideon pri instruprojekto. Sur la semajnplano ĝuste staris la temo “infanoj de tiu mondo”. Helpi kaj kalkuli estas ja kombineblaj, ŝi pripensis.

La infanoj atentkaptite aŭskultis, ke en la mondo ekzistas infanoj, kiuj devas vivi sur la strato kaj ke la Esperanto-infanvilaĝo Bona Espero en Brazilo al tiaj infanoj donas novan hejmlokon, kie ili rajtas plenkreski, iri al la lernejo kaj kelkaj el ili eĉ povas lerni metion. La germanaj infanoj miris, ke sur la globuso Germanujo estas tiom malgranda, ke oni devas serĉi ĝin kaj Brazilo tiom granda, ke ĝi estas jam de distanco videbla.

Ke la pejzaĝincendio proksimiĝis ĝis la barilo ĉirkaŭ la infanvilaĝo, la ligno forbrulis kaj urĝe necesiĝis betonfostoj por pli bona protekto, instigis la helpemon de la infanoj. Ili decidis donaci unu foston, je kosto de 10 €. “Tio bonege konvenas al la aktuala lernenhavo. Unu fosto fakte estas kiel dekobastono, sur kiu oni povas meti dek eŭropecojn”, pripensis la instruistino.

La infanoj alportadis plastosakojn da ne plu bezonataj ludiloj por klasinterna pulbazaro. La fiksado de la prezoj, la vendado de la ludiloj kaj la nombrado de la enspezoj fariĝis viveca matematikleciono. Granda jubilo, kiam la nombrado de la mono rezultigis unu kaj duonan foston. Tio estis kontaĝa. La fervorfajro transsaltis al la najbaraj klasoj, la gepatroj apogis la infanojn por la bakado de kuketoj. El la projekteto fariĝis projektego, je kies fino rezultis akiro de miriga sumo de 250 €. Tiamaniere la nombrospaco, en kiu la dua klaso laŭplane devas kalkuli, estis multe superita.

Kaj flanke de tio evidentiĝis, ke Esperanto ne estas mondofremda ideo, sed tute praktika „Bona Espero“.



 

Ensaluti




Ĉu vi forgesis la detalojn?

Vizitu ankaŭ aliajn interesajn paĝarojn, ekz.

tejo.org/tejo-aktuale