BAVELO-Seminario 2014 en Lindenberg

Vasta rigardo

Franc-germana Esperanto-seminario sur Lindenberg apud Sankt-Peter en Nigra Arbaro

Rakonti rakontojn el la milito en la lingvo de paco, tio estis la celo de la organizantoj el Germanio kaj Francio – BAVELO kaj OFE – por sia komuna aŭtuna seminario. Jam la duan fojon ĉi-jare ilia renkontiĝo tuŝis la rememoron pri la Unua Mondmilito, la „baza katastrofo de la 20-a jarcento“.

Oni ne povus elekti pli taŭgan lokon: la montonazo Lindenberg ĉe Sankt-Peter, jam en pratempo celo de pilgrimoj, invitis per la vasta rigardo trans valoj kaj montoj kaj sia trankvilo trakti la kolosan temon. Kaj la brila, varma aŭtuna vetero aldonis sian helpon. La klara vetero permesis vidi la „hom­manĝan monton“, Hartmanns­willer­kopf, kiun vizitis la partoprenintoj de la printempa staĝo. Tie antaŭ 100 jaroj kruela interbuĉado milita formanĝis 30 mil junajn vivojn. Edmond Ludwig, franca instruisto pri la germana lingvo, kreskinta en la alzaca valo de Munster, vigle priskribis, kiel sia vilaĝo estis disŝirita per la frontlinio inter francoj kaj germanoj.

La aŭtoro Ed Borsboom el Nederlando studinte dokumentojn en Cseh-instituto en Hago verkis biografion pri la elstara Esperanto-instruisto Andreo Cseh. Tiu talenta pedagogo instruis – revolucie en la tiama tempo – rekte en Esperanto al grupoj de diverslingvaj lernantoj. Sed dum la milito ĉiuj kursoj devis ĉesi, la literatura verkado en la ekkreskanta Esperanto-komunumo velkis, planitaj renkontiĝoj kaj kongresoj estis nuligitaj.

Tamen la inventemo de la esperantistaro ne velkis. Estis esperantistoj el neŭtrala Svislando, kiuj peris leterojn inter la militantaj ŝtatoj, inter kaptitaj soldatoj kaj siaj familioj. Ĉi-tiu praktika helpo en la milita mizero montris la viglecon de la juna lingvo kaj de ties parolantaro.

Pastro Bernhard Eichkorn el baden-virtemberga Villingen prezentis Max Josef Metzger kiel porpacan aktivulon. Tiu fervora juna pastro, kiu libervole registriĝis por spirite prizorgi batalantajn soldatojn, tre baldaŭ fariĝis pacifisto. Li eklernis Esperanton kaj vidis ĝian potencialon por kompreniĝo trans la lingvaj baroj. Tial li uzis Esperanto por sia internacia paclaboro. Plie, li alstrebis interpaciĝon inter la kristanaj konfesioj kaj ebenigis la vojon por la renovigado de la katolika eklezio per la dua vatikana koncilio.

Sed ĝuste tiu volo al repaciĝo kaj reunuiĝo estis kontraŭstara al la regantaj nazioj, kaj faris el Metzger ilian malamatan kontraŭulon. Metzger verkis manifeston pri Germanio paca post la hitlera milito kaj volis kaŝe sendi ĝin al sveda episkopo, sed estis perfidita. Tribunalo sub la fifama prezidanto Roland Freisler kondamnis lin al morto sub la gilotino. – Sed Metzger ne estis forgesita: la katolika eklezio estigis beatigan proceduron por tiu paco-martiro. Modela estas lia klopodo por paca konflikt-solvado, eĉ se la majoritato pensas male kaj alstrebas perfortan „solvon“.

Nu, ne nur homoj, kiuj jam flue parolas Esperanton, estis invititaj al la seminario, sed kompreneble ankaŭ homoj, kiuj volas lerni ĝin. Dek el la 50 partoprenantoj estis komencantoj novaj aŭ jam kun ioma scio. Por ili estis kursoj en malgrandaj grupoj. Kaj ili havis la ŝancon mergiĝi en Esperanto kiel kutima lingvo de la aranĝo kaj apliki elprove siajn novajn sciojn ĉe la komunaj manĝoj aŭ dum la ekskursoj.

Kvankam la organizantoj de la renkontiĝo suferis pro pluraj fiaskoj, nome instruistoj, kiuj ne povis doni siajn kursojn, tiuj malfacilaĵoj plejparte povis esti alie solvitaj kaj ne fuŝis la aranĝon. Tamen restis unu grava manko: la planita kurso por infanoj kaj gepatroj ne povis okazi ĉi-foje, sed por la sekva seminario ĝi denove estos en la programo. - Aliflanke la ekskursa programo surprize estis riĉigita per vizitado de vent-energia centralo.

Krome muziko kompletigis la programon. En la sabata vespero la seminarianoj profitis el publika koncerto de la regiona citro-orkestro, kiu samsemajnfine havis provludadon sur Lindenberg kaj prezentis citromuzikon de baroko ĝis moderno. Kant-vespero esperanta estis prezentita de Christoph Frank el Rottweil, kiu kantis internaciajn popolkantojn kaj akompanis sin per aro de diversaj instrumentoj kaj parte kunkantigis la publikon. En lia programo ankaŭ estis jidaj lidoj, kiuj, kaŝite malantaŭ poetaj bildoj, rakontis pri la mortotimo de la judaj homoj minacataj per la ekstermopolitiko de la krima nazia sistemo. Teni la memoron veka gravas por paca estonteco.

Ursula Niesert / Alois Eder


Fotoj de André Grossmann, Cornelia Majer, Frank Huber, Inge Simon, Ursula Niesert

Ensaluti




Ĉu vi forgesis la detalojn?

Vizitu ankaŭ aliajn interesajn paĝarojn, ekz.

pasportaservo.org