Maljunuloj kaj junuloj kune –
Pli multaj seminarianoj en Heidelberg

En la junulargastejo de Heidelberg, Germanio, okazis semajnfine 12.-14.10.2018 la tradicia aŭtuna Esperanto-seminario de BAVELO (Baden-Virtemberga Esperanto-Ligo). 57 personoj venis, dudek pli ol en la ĝisnuna meznombro. Inter ili estis 12 studentoj kaj junuloj kaj tri familioj kun entute kvin infanoj. Dek partoprenantoj venis el Francio. Okazis kurso por komencantoj sen antaŭscioj (Barbara Bertrand) kaj kurso por komencantoj kun antaŭscioj (Gerold Busch) kaj kurso por trejni fluan konversacion en la Internacia Lingvo („paroliga kurso“). La programo por la Esperanto-parolantoj havis du temojn: sabaton temis pri Ruslando, dimanĉon pri Afriko.

La emerita iama germana ambasadoro en Moskvo, Ulrich Brandenburg, nun prezidanto de la Germana Esperanto-Asocio, rakontis el siaj profesiaj spertoj pri la rusaj-germanaj rilatoj.
Karl Breuninger el Munkeno, filo de germana raketinĝeniero, kiun la sovetiaj militvenkintoj post 1945 devigis labori por si en Ruslando, pasis sian infanaĝon kun siaj gepatroj en rusaj urboj sub privilegiaj kondiĉoj. Pri tio li rakontis detaloriĉe kiel historia atestanto.

Manfred Westermayer el la regiono Freiburg, apoganto de evoluprojektoj en Tanzanio kaj en la Demokrata Respubliko Kongo per Esperanto-kontaktoj, prezentis la evoluprojektojn „Akvoduktoj por provizi salubran akvon en la provinco Kivu, orienta Kongo“, por kiuj li kolektadas monon.
Alois Eder prilumis la kaŭzojn de la perarmilaj konfliktoj en tiu ercoriĉa kaj pro tio pribatalita regiono. Kaj najbaraj ŝtatoj kaj mondaj industriaj potencoj ludas rolon en la bataloj, tial oni jam parolis pri „Afrika Mondmilito“, kiu kruele suferigas la lokulojn. La regiono estas riĉega je valoraj metaloj, bezonataj por fajnaj elektronikaj teknikaĵoj kiel ekzemple saĝtelefonoj. Ĉio estas minata sub kruelaj, hommalestimaj kondiĉoj, kaj la mondo silentas pri tio, ĉar la monda industrio kaj la aĉetantoj de elektronikaĵoj profitas el la elrabado de la tertrezoroj de Kongo, dum la ŝtato DR Kongo ne havas monon por pagi instruistojn, administran personaron, kuracistojn kaj eĉ soldatojn.

En la vespera programo de la seminario vendredon kaj sabaton Christoph Frank el Rottweil per sia virtuoza pupteatra arto entuziasmigis junajn kaj maljunajn spektantojn.

La kunlaboro inter la Germana Esperanto-Junularo kaj la Baden-Virtemberga Esperanto-Ligo (BAVELO) estas kuraĝiga kaj promesas fruktodonan estontecon. La celo estas, ke la junularo povu meminiciate kaj kreive agi (vidu la nomon de ĝia iniciato „KEKSO“ = Kreiva Esperanto-Kurso Semajnfina) kaj samtempe uzi la organizadan helpon de BAVELO.

Alois Eder

 

 


Fotoj de Gerold Busch

 

 

 

 

Ensaluti




Ĉu vi forgesis la detalojn?

Vizitu ankaŭ aliajn interesajn paĝarojn, ekz.

amikumu.com/eo