BAVELO-Seminario 2010 en Rastatt

La BAVELO-Seminario de 17-19 septembro 2010 okazis en la dioceza klerigdomo St. Bernhard en la barokurbo Rastatt. La programo enhavis, krom kursoj por komencantoj kaj progresintoj, prelegojn de Marek Blahuš kaj Ursula Niesert pri la multflankaj uzeblecoj de Esperanto en Interreto. Paul Finus aranĝis ekspozicion de manĝeblaj kuracherboj el la ĉirkaŭaĵo de Rastatt, Johannes Mueller prizorgis la muzikan parton de la vespera programo. Gvidado tra la urbo kaj vizito de la historiaj kazematoj de Rastatt kompletigis la semajnfinon.

  • Dum vespermanĝo
    Dum vespermanĝo
  • Programo
    Programo
  • Prelego de Marek Blahuš el ĈeÄ¥io
    Prelego de Marek Blahuš el ĈeÄ¥io
  • Esperanto-libroservo
    Esperanto-libroservo
  • Ekpozicio: Manĝeblaj kuracherboj el la ĉirkaÅ­aĵo de Rastatt
    Ekpozicio: Manĝeblaj kuracherboj el la ĉirkaŭaĵo de Rastatt
  • Ekiro al la urbopromenado
    Ekiro al la urbopromenado
  • Ĉe la kastelo de Rastatt
    Ĉe la kastelo de Rastatt
  • Subtere, en la kazematoj de Rastatt
    Subtere, en la kazematoj de Rastatt

Pliaj fotoj de la tri seminaraj tagoj:

Leginda raporto pri la seminario estis publikigita en n-o 40 de la Sud-Rejna Kuriero, komuna inform-bulteno de Esperanto-Societo Basel kaj Mulhouse-Esperanto (PDF-dosiero de la artikolo).

Ensaluti




Ĉu vi forgesis la detalojn?

Vizitu ankaŭ aliajn interesajn paĝarojn, ekz.

esperantaretradio.blogspot.co.at