Aŭtuna BAVELO-seminario 2024 en Karlsruhe-Thomashof kun riĉa programo

27a - 29a de septembro 2024   

Per aparte riĉa programo elstaris la ĉijara aŭtuna seminario (27.-29.10.2024) de BAVELO en Karlsruhe-Thomashof. 

Komenciĝis la programo de ĉiu unuopa tago per ĉigongo, metodo el la ĉina kulturo por ekzerci kaj kultivi same korpon kaj spiriton per konsciaj spirado, korpo-sintenado kaj variaj moviĝoj favoraj al energikonduktado enkorpa. Klarigis kaj gvidis tiujn ekzercojn Nan Matthias-Wang, kiu estas ĉini-devena.
Danc-kurso, gvidata de Jochen Wagner, inaŭguris la seminarion vendredon vespere. 

Punbatado en la lernejo-muzeo im Schulmuseum
  Transdono de la dokumento

  Ĉiam (libro)servopreta

La sabata antaŭtagmezo estis dediĉita al la bild- kaj vort-raporto de Cornelia Majer pri ŝia partopreno en la ĉijara UK en Aruŝo, Tanzanio (03.-10.08.), inkluzive de turisma vizito al la Nacia Parko Serengeti. Kombiniĝis ilia (*) vojaĝo ankaŭ kun vizito al la Esperanto-Centro en Rumonge, Burundo. Ĉar BAVELO apogas tiun centron per subvencio al ilia infanĝardeno kaj al la alapartena agroforstkultura ĝardeno por nutri la infanojn. Du projektoj, kiuj vivigas la ĝemelecon inter BAVELO kaj ANEB (Asocio Nacia de Esperanto en Burundo).  → Vidu la raportojn pri la projekto.
Thomas Bormann en sia prelego pri la UK 2024 akcentis la kritikan aspekton de longdistancaj flugoj al Universalaj Kongresoj el ekologia vidpunkto.

En ekskurso sabat-posttagmeza, la gvidantino de la „Badena Muzeo pri Lernejoj“ en Palmbach, s-ino Zimmermann amuzigis la vizitantojn kiel „Fraŭlino instruistino Zimmermann“ en teatreca prezentado de la instruadostilo antaŭjarcenta.
Sabaton vespere okazis festo. 10 jarojn jam Johannes Mueller kaj Eva Fitzelová en preskaŭ regula sinsekvo elsendadas podkaston esperantlingvan. „Kern.punkto.info“ - intertempe mondvaste konata parolas pri sciencaj, sociaj-poltikaj kaj artaj temoj, parte en dialogformo kaj parte kiel intervjuo. BAVELO honoris la kreivajn aŭtorojn de la elsendaĵoj per laŭda agnosko-dokumento.

La konstru-inĝeniero Pierre Grollemund el Liono en Francio, prezidanto de TAKE (Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistaj) en faka prelego dimanĉon matene klarigis la konstrumetodon de la test-turo en Rottweil, kiu pro sia alteco estas videbla ĝis granda distanco.  La klarigoj inkluzivis ankaŭ la eksperimentan magnet-teknikon de la lifto kaj la konstrumanieron de la impon-aspekta tegaĵo de la turo, kiu ŝajnigas la aspekton de ŝraŭbo. La partoprenantojn aparte interesis tiu turo, ĉar multaj partoprenantoj en la pasintjara BAVELO-seminario (2023) havis la ŝancon viziti ĝin. Kiu ne povis ĉeesti la Rotvajlan seminarion, nek ĉi-prelegon, al tiu ni rekomendas jenan 7-minutan filmon pri la konstruado de la turo.

Ne nur la teknika fakvort-provizo en ĉi tiu BAVELO-seminario trejniĝis, sed ankaŭ la medicina-psikologia terminaro. En la posta fakreferaĵo, temis pri la nocaj sekvoj de la administraj decidoj dum la kronvirusa pandemio al la psiko de multaj homoj. La psikiatro Karim El Souesi pruvis siajn konstatojn per statistikaj nombroj kaj per siaj propraj profesiaj spertoj.

Fine de la prelegaro Ulrich Matthias raportis pri siaj Esperanto-renkontiĝoj dum vojaĝo al Malagasio ĉisomere. Montriĝas io, kio je la fondiĝo de BAVELO antaŭ pli ol 40 jaroj ankoraŭ ne imageblis: Esperanto kreskadas en Afriko pli rapide ol en Eŭropo.
BAVELO engaĝiĝas en vico da projektoj evolukunlaboraj kun Afriko. Ĝi kunagas tiucele kun la SEZ (germanlingve: Stiftung Entwicklungs-Zusammenarbeit), t.e. Fondaĵo por Evolukunlaboro de Baden-Virtembergo, kiu kunordigas la koncernajn aktivecojn kadre de la ŝtata ĝemeliĝo inter la germania federacia lando Baden-Virtembergo kaj la ŝtato Burundio.

Parallele kun la Bukeda Kurso de diversaj temoj Edmilson Lima-Serejo donis konversaci-kurson por lernantoj de Esperanto.
Eva Fitzelová instruis en arta „metiejo“ la teknikon de arta desegnado kaj pentrado.
Alois Eder gvidis kunvenon nomatan „rakont-metiejo“, en kiu ekestis rakontoj (anekdotoj) pri travivaĵoj en la Eperanto-vivo. La celo estas, publikigi ilin.

Dum la tuta seminario estis la ŝanco, rigardi kaj trafoliumi la multajn librojn de la libroservo de OFE (Orientfranca Federacio de Esperanto), kiujn suverene prezentis prezidanto kaj librovendisto Jean-Luc Thibias.

La etoso en la raportita  semajnfina evento estis, kiel kutime, interkomprenema, amika kaj gaja. BAVELO fortostreĉos, por atingi venontjare same altnivelan programon en aŭtuno 1925.

Koran dankon al la organiza teamo de la BAVELO-estraro.

Alois Eder

 

Jen ankaux bildoj pri la seminario. Dankon al la bonaj fototistoj Gerold Busch (GB) kaj Ulrich Matthias (UM).

 


 

 

Ensaluti




Ĉu vi forgesis la detalojn?

Vizitu ankaŭ aliajn interesajn paĝarojn, ekz.

tejo.org/tejo-aktuale