Esperanto-Novaĵoj el Baden-Virtembergo
... kaj la fotoraporto el la Akuzativa valo |
Pri ĉi-tiu migrado ĝojis ne nur la granduloj, kiuj laŭplaĉe kaj ĝissate povis paroli Esperanton en la "Akuzativa valo" (;-) Wental ĉe Bartholomä).
Minimume same amuziĝis la malgranduloj. Ili povis ĝissate grimpi sur la bizarajn rokojn. Kaj observi grupon de amikoj kun maket·aŭtoj, kiuj ĝojigis sin mem kaj la ĉirkaŭantajn spektantojn, kiam ili telestiris siajn aŭtetojn laŭ la plej krutaj vojoj por grimpi la plej altajn rokojn.
Pli pri la ekskurso en la fotogalerio.
Publikigite de Ursula Niesert je 21-09-2021, 21:42
Lasta ŝanĝo je 22-09-2021, 00:01
Lasta ŝanĝo je 22-09-2021, 00:01



