Esperanto-Novaĵoj el Baden-Virtembergo
Aŭtuna migrado en la Vogezoj je la 6a oktobro | 
Se vi ŝatas migri en la bela naturo kun Esperanto-amikoj, vi povas ĝoji pri ĉijara dua BAVELO-migrado.
Je 6a Oktobro okazos la aŭtunan migradon en la Vogezoj, en regiono de Munster. La migrado estas organizita de Bernard Reiffsteck, kiu konas la pejzaĝon bone, Engelbert Sester subtenas per sia sperto. Ili planas migradon por c. 5 horoj, kun pausoj.
Ni renkontiĝos sabaton, la 6-an de oktobro 2012, je 10h30 antaŭ la stacidomo de Wihr-au-Val, inter Colmar kaj Munster.
Pli da informo estas en la retpaĝo
Ni atendas vin.
Publikigite de Cornelia Majer je 17-09-2012, 19:50
Lasta ŝanĝo je 30-09-2012, 11:57
	Lasta ŝanĝo je 30-09-2012, 11:57



