AMIKA TAGO

 

Jen kion skribis Edmond Ludwig kiel provizora invito:

Karaj,

Kutime ni kunvenas fine de la printempo por renkontiĝi dum la AMIKA TAGO por agrabla kunestado kaj vizitado. Ĉi-jare EFE devintus tion organizi, sed ni konstatis, ke ankoraŭ okazos la BUNTA TAGO en Metz kaj krome la kongreso de Espéranto-France kaj KULTURA SEMAJNFINO en Homburg. 
Ni do prokrastis la AMIKAN TAGON al septembro kun programo, kiu ankaŭ ebligos facilan partoprenon de niaj bazelaj gesamideanoj, kiuj povos atingi la sud-elzasan vilaĝon Lejmen per tramo el Bazelo. Tiam ni povos organizi peraŭtan veturadon al ... ? Sed la celo restos sekreta ĝis septembro!!!
Ni esperas, ke ni havos la plezuron renkonti vin tiam.
Edmond LUDWIG
PS DANKON PRO DISKONIGO

 

Por jam doni impreson, jen kio okazis lastfoje : ______________________________________________

 

 

AMIKA TAGO

Staufen im Breisgau, la  Faŭst-urbo
14. Juni 2025

 

De 2001 okazas la Amika Tago alterne dekstre kaj maldekstre de nia komuna rivero Rejno. Gastigas la koncernaj badenaj aŭ alzacaj Esperanto-amikoj. Por ĉi-jaro niaj francaj amikoj deziris viziti la urbeton Staufen im Breisgau.

Granda kastelo (tamen: ruino) tronas ne pretervideble super la urbo kaj fariĝis ĝia emblemo. Laŭdire D-ro Faŭsto tie kreis oron por la malriĉiĝinta kastelestro - aŭ minimume provis tion, antaŭ la diablo rompis lian nukon. (Ĉion plian Goethe sciis kaj skribis). 

Staufen pompas per sia ĉarmega urbokerno kaj krom tio per tri temoj, kiuj altrudiĝas preskaŭ ĉiupaŝe :

     ➔   Per Faŭsto

     ➔   Per vigla memorado pri la Badena revolucio de 1948

     ➔   Per la tutrespublike plej konataj damaĝoj atingitaj per geoterma tekniko     

 

Pri tio ĉio ni dum la urbogvidadeto bone informiĝos.

 

La plano

10.30

Ni renkontiĝos ĉe la stacidomo de Staufen. 

(La Frajburganoj ekveturos trajne je la 9a42 de kajo 2 (aliloke ni misinformis pri kajo 5 - Ne! De kajo 2!!)
Post trajnkonekto en Bad Krozingen alveno en Staufen je  la 10a15.


Post renkontiĝo kaj intersalutado ni dum nia vojo al la urbocentro havos urbogvidadeton.

 

 

12.30

Komuna tagmanĝo en  Kornhaus, rekte ĉe la centra placo

 

14.00 (proksimume)

La sekva programo ne estas fiksita, ĝi okazas laŭ la vetero kaj personaj preferoj, eble en du grupoj. Ni povas elekti inter jenaj eblecoj:

 

     ➔   Marsxi supren al la burgruino - iom da sportema fervoro necesas ;-)

     ➔   Viziti muzeon, Keramikmuseum pri ceramikaĵoj. Momenta ekspozicio pri tasoj - "Hoch die Tassen!"

     ➔   Plie esplori la urbeton, ekzemple laŭ unu el la Staufen'aj temoj


 

Kaj - la Frajburganoj ĝojas pri renkontiĝo kun vi!  Ĝis baldaŭ!  

Estus tre ĝentile, se vi anoncas vian partoprenon al la retadreso AmikaTago (ĉe) posteo (punkto) de -- Dankon!

Fonto de fotoj: • retejo staufen.de; • rezulto de fotoserĉado • vikipedio

  

 


 

Pasintaj aranĝoj donis jenajn impresojn:


 

 

 

 

 

 

Ensaluti




Ĉu vi forgesis la detalojn?

Vizitu ankaŭ aliajn interesajn paĝarojn, ekz.

esperantaretradio.blogspot.co.at