AMIKA TAGO
Hohlandsbourg kaj Eguisheim
la 15·an de junio 2024

 

De 2001 okazas la Amika Tago alterne dekstre kaj maldekstre de nia komuna rivero Rejno. Gastigas la koncernaj badenaj aŭ francaj Esperanto-amikoj.

Post la lastjara vizito en Waldkirch, ĉi-jare ni vizitos la alzacajn amikojn en Hohlandsbourg. Tio estas la impona kastelo sur montopinto gardanta la eniron al la valo de Munster kaj grandan regionon ĉirkaŭ Kolmaro. Ne eblas pretervidi la vastan muregon. La historio de la kastelo estas longa kaj interesa.

Je la 10-a horo ni renkontiĝas kun la alzacaj amikoj ĉe la lasta trafikcirklo post Wintzenheim kaj de tie komune veturos laŭ la kvin-kastela vojo preter Phlixbourg al Hohlandsbourg.

Ni vizitos la kastelon (7 €, se 20 personoj malpli).

 

 

Ni poste komune tagmanĝos en La Forge. La restoracio proponas regionan specialaĵon: Tourte de la Vallée (vidu la bildojn) - pasteĉo de la Munster-valo. Ĝi antaŭmendeblas, sed vegetaranoj certe preferos vegetaran manĝaĵon laŭ la menukarto).

 

Poste ni daŭrigos al Eguisheim (alzaca prononco 'Eksa') kaj esploros tiun belegan vilaĝon. Tie finiĝos nia komuna ekskurso.

Pli da detaloj kaj aliĝilo en jena PDF-dokumento.

 

Por la Freiburg'anoj:
Ne plu estas publika trafiko per busoj de Breisach al Colmar. Do, ni devas organizi la alveturadon per privataj aŭtoj.
Tial bonvolu nepre anonci vian emon partopreni kaj menciu, ĉu vi povas veturigi vin kaj aliajn personojn per propra aŭto aŭ ĉu vi serĉas kunveturadon. Bonvolu sendi retleteron al

La Frajburganoj ĝojas pri renkontiĝo kun vi!
Ĝis baldaŭ!  Ursula Niesert

Fonto de fotoj: • retejo alsace-passion.com; • rezulto de fotoserĉado • vikipedio

 

PS. Kiu ne povos veni, tiu povas rekompense spekti jenan videon „Drone Alsace 2017 Chateau du Hohlandsbourg” (aŭ ĉu tio eble nur montras, kion vi perdas ???)


 

Pasintaj aranĝoj donis jenajn impresojn:


 

 

 

 

 

 

Ensaluti




Ĉu vi forgesis la detalojn?

Vizitu ankaŭ aliajn interesajn paĝarojn, ekz.

tejo.org