Invito
http://esperanto-bw.de/migrado-eo
BAVELO invitas al la familia migrado
La vojo de la akvo
Ni renkontiĝos je
dimanĉo, 9-a de Julio 2017,
je 14h00 ĉe la parkejo "Sportlertreff 1"
en Unterkirnach
La akvovojo estas 2,3 km longa kaj proponas amason da aktivadoj por etuloj kaj
granduloj. - Por gustumi vi povas jam antaŭe spekti unuminutan filmeton:
Kunportu:
• Botelojn por plenigi per akvo je punkto (2)
• Sport- aŭ migradŝuojn
• Bonan veteron :-)
(aŭ alie - laŭ via prefero -
bonajn vestaĵojn por pluva vetero, pluvombrelojn, oletolaĵon, ŝtormoĉapelon ... ;-)
Pri la akvovojo:
Sekvante "Esperantoweg" ni migros ĉirkaŭ 800m ĝis la "komenca punkto" de nia mallonga rondmigrado (1)
De tie ni preterpasos ŝildon pri akvocirklado al la plej alta punkto "malvarma akvokuvo" (2)
Poste ni iros laŭ malgranda serpentanta pado al rivereto kun tre komfortaj kuŝiloj. Ĉi tie la infanoj povas ludi kaj la plenkreskuloj povas fari pauzon kaj eblos aŭskulti la trankvilan akvon de la rivereto. (3)
Tra la arbaro ni preterpasos la belegan "malhelan lagon" al la Punkto (4) "fontana loĝĉambro", kie la klara fontoakvo fluas salte en fontanan kuvon.
Nun ni preterpasos la punkto (5) "Malgranda Arbach", ĉi tie la infanoj povas testi la rapidecon de la akvo. Kaj oni povas rigardi akvoloĝantajn et-bestojn.
Poste ni iros al punkto (6) "subtera akvokruĉo" kaj atingos poste la punkto (7) "Valo de Kvin Lagetoj".
Laŭ la rivereto ni preterpasos la naĝejon aqualino ĝis la fino de nia malgranda migrado (8) "Duŝilo de Tanni". Tie troviĝas granda ludejo por la infanoj kun ebleco por la plenkreskuloj paŭzi kaj praktiki esperanton (se vi ne jam - eĉ sen nia instigo - faris tion dumvoje ;-).
Poste - ĉirkaŭ je la kvina horo (17a horo) - ni iros al itala restaŭracio por manĝi kaj trinki:
Pietro Tancredi
Sportlertreff 1
78089 Unterkirnach
Se vi venos, laŭeble anoncu vin ĉe Familio Vogler 07461 - 964 5987.



