Anonco
http://esperanto-bw.de/migrado-eo

 

Esperanto-promenado sur la Mueleja vojo
  laŭ rivereto Glems de Schwieberdingen al Markgröningen
sabaton, la 22.6.2023

 

Bavelo Migrado de Janek Bender, naŭ kilometroj de longeco, ebena vojo, de Schwieberdingen laŭlonge la mueleja valo de Glems al malnova urbkvartalo de Markgröningen. Detaloj sekvos.

 

__________


En la pasintaj jaroj ni jam marŝis aliajn partojn de la vojo laŭ la Glems. Vidu la ekzemplon ...
 

Esperanto-promenado sur la Mueleja vojo
  laŭ rivereto Glems de Höfingen al Leonberg
sabaton, la 1.7.2023

BAVELO invitas vin promeni sub kompetenta gvidado de Janek Bender paŝante trankvile kaj komforte laŭ la Mueleja vojo laŭlonge de la rivereto Glems. Ni kune malkovros malnovajn muelejojn, vizitos la “Oranĝoĝardenon“ (Pomeranzengarten) kaj ĝuos finfine la inkluzivan artfestivalon en la malnova urbo de Leonberg.

10:35      Ni renkontiĝos ĉe la urbo-trajna-stacio (S-Bahn-Hof) en Höfingen
•    Publikaj senkostaj parkejoj haveblas.
•    Alveno el direkto de Stuttgart:
      S6 de Stuttgart(tief) ek 10:03, alveno en Höfingen je 10:24 horo
•    Alveno el la kontraŭa direkto tra Renningen:
     S60 de Böblingen ek 10:04, alveno en Höfingen je 10:35 horo

10:45     Ni promenos sur ebena vojo de Höfingen al Leonberg ĉirkaŭ 6 km.

Survoje ni pasos tri malnovajn muelejojn, kiuj estas vidindaj.

Post vizito de la oranĝoĝardeno nomata „Pomeranzengarten“, ni finos la promenadon en la bazarplaco de Leonberg.

Tie la 1-an de julio 2023 la organizo Atrio, kunlabore kun la Kultura Oficejo de Leonberg, okazigos la aranĝon nomatan STRAKU Leonberg 2023, kiu estas handikapitojn inkludanta stratarta festivalo kun profesiaj stratartistoj kun kaj sen handikapoj. Diversaj artistoj kaj grupoj sin prezentos sur 3 scenejoj: muzikistoj, akrobatoj, magiistoj, klaŭnoj ktp. vivos inkluzivon kaj igos ĝin palpebla.

De Leonberg oni povas preni la urban-trajnon (S-Bahn) reen al Stuttgart aŭ en kontraŭa direkto tra Renningen al Böblingen.

Por ebligi pli bonan organizadon, bonvole informu min (Janek) pri via partopreno prefere ĝis la 25a de Junio 2023 ĉe kunstsprache (ĉe) yahoo (punkto) de

 

Memkompreneble la partoprenado estos je propra risko.

Pliaj informoj

Impresoj de antaŭaj migradoj peras la fotogalerio.

 

.

 

Ensaluti




Ĉu vi forgesis la detalojn?

Vizitu ankaŭ aliajn interesajn paĝarojn, ekz.

esperanto-ondo.ru