Esperanto-Novaĵoj el Baden-Virtembergo

 

Amika Tago 2018

Ĉe brilanta suno kaj altaj temperaturoj ni renkontiĝis en la ĉefstacidomo de Freiburg. Manfred ĉiĉeronis ni al konataj kaj nekonataj vidindaĵoj de la urbo (ubo domo, urbo centro, katedralo, …) ĝis Schwabentor (pordo al Ŝvabio). Tie ni rigardis la stanfiguran muzeon (Zinnfigurenklause) kun konataj kaj nekonataj dioramoj (scenaroj) el la badena kaj friburga historio.

Post mallonga suprenirado ni atingis belan rigardon super Freiburg en la Kastaniengarten (kaŝtanĝardeno), kie ni tagmanĝis. Dum la malsuprenirado ni trapasis la ĉefepiskopejon kaj la Münsterbauhütte (katedrala rekonstruaĵejo). La onta stacio estis la kafejo Marcel en Stadtgarten (urba ĝardeno), kie ni kafumis kaj povis rigardi la manifestacion okaze de Christopher Street Day.

Fine ni ankoraŭ ĝuis glaciaĵon en la ĉefstacidomo, antaŭ ol niaj francaj amikoj reveturis hejmen. Estis bela tago.

Raporto: Julia Noe, Fotoj: Julia Noe, Ursula Niesert

 

 

 

Mulhouse Espéranto havas pliaj fotojn.
 

 

Publikigite de Frank Huber je 25-07-2018, 19:37
Lasta ŝanĝo je 25-07-2018, 21:58
<< Reen al la listo
Ensaluti




Ĉu vi forgesis la detalojn?

Vizitu ankaŭ aliajn interesajn paĝarojn, ekz.

ses.ikso.net