Esperanto-Novaĵoj el Baden-Virtembergo

 

Strasburgo: La angla, la franca kaj Esperanto – simultaninterpretistoj ankaŭ por la Internacia Lingvo
02-03-2011, 14:38   >> Legi pli

En la rezidejo de la Eŭropa Parlamento oni bezonas multajn interpretistojn. Kian penan trejnadon postulas la simultana interpretado, observis vizitantoj el la Esperanto-grupoj Freiburg, Karlsruhe kaj Strasburgo dum publika aranĝo de la Interpretadinstituto de la Universitato Strasburgo merkredon, la 15-an de februaro 2011.


Esperanto Baden-Virtembergo sin prezentas
14-02-2011, 21:19   >> Legi pli

Bonvenon ĉe Esperanto Baden-Württemberg!
BAVELO, la Baden-Virtemberga Esperanto-Ligo, nun havas sian propran TTT-paĝaron esperanto-bw.de.


Mikaelo Bronŝtejn koncertis en Stuttgart kaj Freiburg
06-02-2011, 22:17   >> Legi pli

Kadre de sia turneo tra Germanio la rusa Esperanto-kanzonisto kaj poeto Mikaelo Bronŝtejn koncertis en januaro en multaj germanaj urboj, interalie ankaŭ en Stuttgart kaj Freiburg.


Preparo por la Jubilea Jaro 2012 – "125 jaroj de Esperanto"
06-02-2011, 18:02   >> Legi pli

125-jariĝo de Daimler-Benz en 2011 kaj de Esperanto en 2012 – datrevenoj gvidas la publikan atenton. Ni eluzu nian ŝancon!


Tatoeba
13-12-2010, 20:31   >> Legi pli

Tatoeba. Ĉu vi jam aŭdis pri ĝi? Vi nepre vizitu tiun ĝis nun ne tre konatan frazvortaron.


Bazlernejanoj el Heilbronn, Germanio, helpas al Bona Espero
11-11-2010, 22:20   >> Legi pli

„Vivoproksima instruado plezurigas la lernadon.“ Laŭ tiu devizo la bazlerneja instruistino Irmi Vallon uzis la novaĵon, ke la Esperanto-orfarvilaĝo Bona Espero en Brazilo minaciĝis per pejzaĝincendio, por motiviga matematika projekto.


Vojaĝraporto: La Staĝo de Nancio
13-03-2010, 18:26   >> Legi pli

Post eklernado de Esperanto en baza kurso partopreni Esperanto-renkontiĝon eksterlandan, tio estas speciala sperto ĉarme ĝojiga, kiun Simone Vogler el Tuttlingnen, Germanio, travivis.


Nova eksperimento en Stuttgart: Paroliga kafejvizito
20-02-2010, 18:24   >> Legi pli

Kvinopo kunvenis en la kafejo Forum 3 en Gymnasiumstraße 21, centre de Stuttgart, sabaton, la 20-an de februaro 2010. Estas nova eksperimento de Esperanto Stuttgart: praktiki Esperanton en paroliga situacio.


Ensaluti




Ĉu vi forgesis la detalojn?

Vizitu ankaŭ aliajn interesajn paĝarojn, ekz.

amikumu.com/eo