Esperanto-Novaĵoj el Baden-Virtembergo
Belaj aŭtunaj ekskursoj |
BAVELO proponas du renkontiĝojn en tiuj belegaj aŭtunaj tagoj, por ke ni povu tutpleniĝi per suno kaj Esperanto
Taga ekskurso la 12-an de septembro
Ekskursu kun la BAVELO-estraro al la akuzativa valo (Wental - pardonu la kalemburon ;-) kaj promenu tra la roka maro, poste vizitu la meteorkrateron de Steinheim, eksciu pli en la meteormuzeo kaj fine grimpu al la kratera rando ...
La dua propono havas alternativon SEN aŭ KUN tranoktado:
• Fabela Esperanto-tago, la 18-an de septembro sur Hohenstaufen kaj en Göppingen respektive
• Semajnfina renkontiĝo 17.-19.9. ĉirkaŭ la Fabela Esperanto-tago
El nia tranoktejo, nome la freŝe renovigita junulargastejo Göppingen-Hohenstaufen ni tuj povas eki al diversaj aktivaĵoj en belega kaj interesa regiono. Detalojn kaj aliĝilon vi trovas ĉi tie.
Lasta ŝanĝo je 06-09-2021, 13:59



