Invito | Aliĝo
http://esperanto-bw.de/migrado-eo
 

BAVELO kaj alzacaj Esperanto-amikoj invitas al taga ekskurso al

Trajna "Migrado" al Baiersbronn
tra la Murg-valo


Ni renkontiĝos je

Sabato, 23-a de Septembro 2017,
je 10h15 al stacio Rastatt

 

Stacio BaiersbronnRenkontejo ĉe la kajo (Gleis) 5b de la stacio Rastatt (verda flago)

Ekveturado de Rastatt 10:29 S-Bahn S81 (direktro Freudenstadt) - 11:21 Baiersbronn 

La  trajnveturado estas la unua vidindaĵo de la ekskurso - tra la varia  pejzaĝo de la Nigra Arbaro, tra malvastaj valoj preter tradiciaj  nigraarbaraj domoj kaj verdegaj paŝtejoj - entute tre malstreĉiga vojo.  Ni veturos al Baiersbronn, tie ni estos gvidataj de lokulino. Poste  estos ebleco manĝi ion en kabano. 
 
 
Por ĉiuj kiuj volas aniĝi en alia loko ol Rastatt: bonvolu NEPRE anonci vin, 
por ke ni ne maltrafu vin (donu poŝtelefonan numeron, se eblas!)
Ankaŭ por ĉiuj amikoj el aliaj direktoj: veturu memstare al Baiersbronn, 
ni renkontos vin ĉiujn antaŭ la stacidomo de Baiersbronn inter la 11:15 ĝis 11:30.
 
Laŭ intereso ni veturos posttagmeze al Freudenstadt, kiu ankaŭ estas bela urbo.
 
Pri la tempo por la fino kaj la reveturado ni decidos kune surloke.

 

Ni atendas vin. Se vi venos, laŭeble anoncu vin per la aliĝilo.

 



Por pli granda mapo vidu sub "Pliaj Eblecoj".

 

Pliaj informoj

Impresoj de antaŭaj migradoj peras la fotogalerio.

 

Foto: Wikimedia Commons

 

Ensaluti




Ĉu vi forgesis la detalojn?

Vizitu ankaŭ aliajn interesajn paĝarojn, ekz.

pasportaservo.org