Invito | Loko | Programo | Aliĝo | Arkivo
http://esperanto-bw.de/seminario-eo
Aliĝo al la Gaja Samajnfino 2022
Eblas aliĝi elektronike per la formularo sur tiu ĉi paĝo aŭ ĉe Inge Simon (aŭ retpoŝte aŭ telefone: +49.7361.360615).
Kiu pripensas partopreni sed ne certas, bonvolu kontakti Inge. (Por ke ni povu plani plibone.)
Kostoj
La aliĝkotizo estas 10 €. Por gejunuloj ĝis maks. 29-jaraĝaj: 0 €.
La kostoj por la tranoktadoj en la feria vilaĝo estas 65 € por ambaŭ noktoj, kaj en unu-lita ĉambro 85 € (se disponeblas).
Surloke aldoniĝos laŭkaze la kostoj por manĝadoj kaj por biletoj dum la ekskursoj.
Kastelo Lichtenstein (4€)
Ĉevalbredejo Marbach (gvidado 6€)
Kaverno kaj gvidado Bärenhöhle (8€)
La aliĝo validas post alveno de via kompleta pago sur nia konto:
BAVELO
IBAN: DE21 6945 0065 0010 4179 22
BIC: SOLADES1VSS (Sparkasse Schwarzwald-Baar)
Bonvolu ĝiri laŭeble frue . Dankon!
Ĉi Gaja semajnfino en la Ŝvaba Ĵuraso postulas nekutime multan propran engaĝiĝon - laŭdo eksonu pro la proverba ŝvaba ŝparemo. Ekzemple: Ni kunportu mem proprajn littukojn kaj mantukojn (alikaze ni ja povus lupreni de la domo, sed nur se ni anoncas tion 5 tagojn antaŭe, kaj nur kontraŭ priraba lu·sumo de 17 € por ĉiu persono - tiel ŝvaboj konvinkas la mondon ;-).
Ankaŭ ĉe la manĝoj eblas diversaj opcioj, do nepre frue sciigu nin pri viaj preferoj).
Atentigo pri la formularo: Devigaj kampoj en la aliĝformularo estas markitaj per ruĝa * steleto.
--------------------------------------------------------------
(Ĉi-sekva formularo estas superakurata: Se vi pretervidis aŭ ne respondis * stelitan demandon, vi devos rekomenci dekomence. Tio estas ĝena,
ni petas senkulpigon! - SED, se vi ĉion diligente respondis, post mallonga momento vi ricevos tujan aŭtomatan konfirmon de la aliĝo
kiel rekompensan donaceton ;-)
--------------------------------------------------------------
(Ĉi-supra formularo estas superakurata: Se vi pretervidis aŭ ne respondis * stelitan demandon, vi devos rekomenci dekomence. Tio estas ĝena,
ni petas senkulpigon! - SED, se vi ĉion diligente respondis, post mallonga momento vi ricevos tujan aŭtomatan konfirmon de la aliĝo
kiel rekompensan donaceton ;-)
Rilate la prilaboradon de personaj datumoj de la formularo vidu nian Datumprotektan Deklaron.