Invito | Loko | Programo | Aliĝo | Arkivo
http://esperanto-bw.de/seminario-eo

 

 

BAVELO-Seminario Gaja Semajnfino *
* kun partopreno de FAME-premiado

Kontraŭe al Seminarioj, kiuj „tute severe“ okupiĝas pri Esperanto-lernado kaj progresigo, la Gajaj Semajnfinoj ja antaŭenigas la Esperanto-kapablon de siaj partoprenantoj, sed en leĝera, pli malformala maniero kaj fokusiĝas pri la aranĝo kiel ĝuinda travivaĵo kun komuna spertiĝo.
Do, la programo ne estas tro dense pakita, sed lasas pli da tempo al babilado kaj konatiĝo.

Programo 

vendredo, 23a oktobro 2026 

de 17:00
Esperanto-giĉeto ĉe la romiaj soldatoj en Römerhotel atendas vin

18:30
komuna vespermanĝo en "Adler" (eo: aglo), la restoracio de Römerhotel
La restoracio vendrede proponas  Schnitzelbuffet (bufedo de eskalopoj, eĉ vegetaraj)
kaj promesas: Ĉio kion vi povas manĝi!  kontraŭ nur 20 €.

Por tiuj, kiuj alvenas nur poste: ni sidos en aparta salono kaj povas resti
tie kaj manĝi ĝis la fermo de la gastejo (22:00 h). 
Post la manĝo ni komune babilos pri kelkaj interesaĵoj ...


 

sabato, 24a oktobro 2026

8:30
matenmanĝo

 

10:00
Vizito de Lingelbachscheune (15 €).

Tio estas tre interesa muzeo/eksperimentejo
pri optikaj fenomenoj
– Gravas la moto tie:
Ne kredu ĉion, kion vi vidas! 

 

 

 

poste
Ni komune tagmanĝos (loko ankoraŭ ne fiksita) kaj poste
revenos al Römerhotel por ripozi aŭ fitnesumi
ŝanĝi la vestaĵojn por la vespera solenaĵo aŭ ... 

18:00
Eniro al la solenejo en la urbodomo
por FAME-premiado 

20:30
manĝado en la urbo (loko ne jam fiksita), reveno al hotelo

 

dimanĉo, 25a oktobro 2026

8:30
matenmanĝo

 

9:30
vizito de la Limes-termobanejo (ĉ. 25 €)
– NEPRE
ne forgesu vian bankostumon kaj tukojn !!!
Ni ne nur povas bani kaj naĝi tie. Ni povas uzi ĉiujn basenojn ankaŭ la eksteran -- tio estas aparte agrabla, kiam la vetero ekstere estas "aĉa"! Ĝuu mem!!  

Kaj krome:
La „malvarma“ saŭno (nur 60°C, uzu ĝin en via banvestaĵo) estas inkluzivita en la enirprezo. Vidu la bildon dekstre.
La „vera“ saŭno (varmega je 90°C, por nuduloj) estas krompagenda.
Por la saŭno - egale ĉu malvarma aŭ varmega - vi havu grandan bantukon por sidi aŭ kuŝi sur.
 

adiaŭo
Por kelkaj tio jam estas la adiaŭo, aliaj eble havas pli da tempo por resti pli longe en la bonfartigejo aŭ por lasta komuna manĝado.

 

 

 

  

Ensaluti




Ĉu vi forgesis la detalojn?

Vizitu ankaŭ aliajn interesajn paĝarojn, ekz.

pasportaservo.org