Invito | Loko | Programo | Aliĝo | Arkivo
http://esperanto-bw.de/seminario-eo
La seminario okazas en jena bone ekipata seminariejo:
Tagungsstätte Thomashof
Stupfericher Weg 1
76227 Karlsruhe
E-Mail: info (ĉe) thomashof (punkto) de, Telefon: 0721/94763-0
La renkontejo ebligas trankvilon kaj senstreĉiĝon. La domo estas ĉirkaŭata de belega parko.
La ĉambroj plejparte estas unu- / du-litaj kun propra duŝo kaj necesejo. Por la plurlitaj ĉambroj duŝo kaj necesejo situas sur la sama etaĝo.
(germanlingve) Paĝo de Thomashof pri situo kaj alveturado .
Alveturo
Per publikaj transportiloj:
Thomashof estas urbokvartalo de Karlsruhe kaj situas inter la aliaj kvartaloj Karlsruhe-Durlach kaj Karlsruhe-Stupferich.
Thomashof atingeblas per publikaj trafikiloj de la ĉefstacio de Karlsruhe kaj de la trajnstacio KA-Durlach. Per tramo (linio 1, celo Durlach) ĝis la finhaltejo Durlach (Turmberg), de tie daŭrigu per buso (linio 23, celo Stupferich) ĝis haltejo Thomashof.
Per aŭto: (la koordinatoj: 48.9675 N, 8.5053 O)
La plej proksima elveturejo de la aŭtoŝoseo (#42 Karlsbad) normale estus la plej taŭga elveturejo por Thomashof. Sed pro konstrulaboroj, kiuj komplete baras la centran kruciĝon en la najbara Stupferich, ne eblas tiel atingi Thomashof. Vi nepre devas veni de nordo tra Durlach.
Do, vi NUR povas atingi Thomashof el KA-Durlach laŭ strato B3 kaj poste Rittnert-strato. Tamen ne konfuziĝu per atentigoj ke la strato estas barata, ĉar tiu baraĵo ekzistas NUR POST Thomashof.
Ĉiukaze estas tre rekomendinda, antaŭ la veturado konsulti retpaĝojn kiel mapy.cz aŭ gugla mapo, por pli bone orientiĝi.
Ĉu vi venas el Bazelo, Mulhuzo aŭ Strasburgo, ĉu el Frankfurto, Landau aŭ Stutgarto - vi povas alveturi laŭ aŭtoŝoseo A8 ĝis la elveturejo Karlsbad (n-ro 42), poste en la direkton al Stupferich. En Stupferich maldekstren en la direkton al Durlach/Karlsruhe. Post ĉ. 1 km vi atingos Thomashof.
Dankon pro la fotoj al: Thomashof
Mapo