Anonco
http://esperanto-bw.de/seminario-eo
BAVELO kaj Espéranto France-Est invitas al
Gaja semajnfino
9a - 11a septembro 2022
en Sonnenbühl/Schwäbische Alb
Lerni Esperanton estas plezuro. Aparte en la gaja kunesto dum internacia lern-semajnfino. Kaj tutcerte en la speciala atmosfero de „Gaja Semajnfino” kun siaj multaj aktivecoj.
Ĉi-jare ankaŭ la tranoktado estas aparta: ni loĝas en la feria vilaĝo „Sonnenmatte” en individuaj dometoj. Ĉiu havas 3 aŭ 4 dormĉambroj, unu loĝĉambron kaj kuirejon, kaj povas gastigi maksimume sep personojn.
Kiel kutime dum Gajaj Semajnfinoj ni faras multajn ekskursojn kaj konatiĝos kun la diversaj vidindaĵoj kaj spertindaĵoj en la proksima ĉirkaŭaĵo.