Invito | Loko | Programo | Aliĝo | Arkivo
http://esperanto-bw.de/seminario-eo

 

 

BAVELO-Seminario Gaja Semajnfino *
* kun partopreno de FAME-premiado

Kontraŭe al Seminarioj, kiuj „tute severe“ okupiĝas pri Esperanto-lernado kaj progresigo, la Gajaj Semajnfinoj ja antaŭenigas la Esperanto-kapablon de siaj partoprenantoj, sed en leĝera, pli malformala maniero kaj fokusiĝas pri la aranĝo kiel ĝuinda travivaĵo kun komuna spertiĝo.
Do, la programo ne estas tro dense pakita, sed lasas pli da tempo al babilado kaj konatiĝo.

Programo 

vendredo, 23a oktobro 2026 

18:30
komuna vespermanĝo en "Adler" (eo: aglo), la restoracio de Römerhotel
La restoracio vendrede proponas  Schnitzelbuffet (bufedo de eskalopoj, eĉ vegetaraj)
kaj promesas: Ĉio kion vi povas manĝi!  kontraŭ nur 20 €.

Por tiuj, kiuj alvenas nur poste: ni sidos en aparta salono kaj povas resti
tie kaj manĝi ĝis la fermo de la gastejo (22:00 h). 
Post la manĝo ni komune babilos pri kelkaj interesaĵoj ...


 

sabato, 24a oktobro 2026

8:30
matenmanĝo

 

10:00
Vizito de Lingelbachscheune (15€).

Tio estas tre interesa muzeo/eksperimentejo
pri optikaj fenomenoj
– Gravas la moto tie:
Ne kredu ĉion, kion vi vidas! 

 

 

 

poste
Ni komune tagmanĝos (loko ankoraŭ ne fiksita) kaj poste
revenos al Römerhotel por ripozi aŭ fitnesumi
ŝanĝi la vestaĵojn por la vespera solenaĵo aŭ ... 

18:00
Eniro al la solenejo
por FAME-premiado 

 

 

 

20:30
manĝado en la urbo, reveno al hotelo

 

dimanĉo, 25a oktobro 2026

8:30
matenmanĝo

 

9:30
vizito de la Limes-termobanejo (ĉ. 25 €)
– nepre ne forgesu vian bankostumon kaj tukojn.
Oni ne nur povas bani kaj naĝi tie, sed ankaŭ akvogimnastiki.
Vi povas uzi ĉiujn basenojn ankaŭ la eksteran (aparte agrable,
kiam la vetero ekstere estas "aĉa"! Ĝuu mem!)


Por kelkaj tio jam estas la adiaŭo, aliaj eble havas pli da tempo 
por lasta komuna manĝado.

 

 

  

Ensaluti




Ĉu vi forgesis la detalojn?

Vizitu ankaŭ aliajn interesajn paĝarojn, ekz.

www.westermayer.de/manfred/Esperanto.htm